post

Sabaton la 23-an de majo, je 17:00, dum la Tutslovakia Esperanto-renkontiĝo en Modra-Harmónia, estis anoncitaj la rezultoj de la konkurso pri la emblemo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra en 2016. Al la konkurso partoprenis 11 personoj, kiuj entute sendis 48 proponojn.

En la ĵurio de la konkurso estis:

  • Mark Fettes, prezidanto de UEA,
  • Jozef Dvonč, urbestro de Nitra,
  • Eva Fitzelová, grafikistino kaj arkitekturistino,
  • Peter Baláž, prezidanto de la loka kongresa komitato.

Kiel venkinta emblemo estis elektita tiu de la rusa esperantistino Elena Ĥusanova, kiu nuntempe laboras en Slovakio kiel volontulino kaj grafikistino en la asocio Edukado@Interreto en Partizánske, kiu laboras interalie pri Esperantaj projektoj. La ĉefa premio estas senpaga partopreno en la venontjara UK en Nitra. Ni kore gratulas la gajninton kaj ankaŭ ĉiujn, kiuj partoprenis en la konkurso.

emblemo_granda

La ĵurio entute elektis kvin plej bonajn proponojn, kies aŭtoroj ricevos premiojn (librojn, T-ĉemizojn, KD-jn, DVD-jn pri Esperanto kaj la urbo Nitra). Temas pri la proponoj de la jenaj homoj: 1. Jelena Ĥusanova, 2. Jusuf Al’Gattan, 3. Jaroslav Uhel, 4. Joseph VanHove, 5. Eva Brezániová.

La venkinta emblemo estos uzata en informado pri la kongreso kaj publikigata en ĉiuj materialoj, kiuj temas pri ĝi.

Konkursintoj kaj nombro da proponoj de ĉiuj el ili:

  • Jaroslav Uhel: 19,
  • Pavol Kaščák: 1,
  • Šarlota Trakovická: 7,
  • Stefan Kowal: 1,
  • Joseph VanHove: 2,
  • Mina Rohaninian: 1,
  • Wacław Rekowski: 1,
  • Jelena Ĥusanova: 2,
  • Joanne Johns: 1,
  • Eva Brezániová: 5,
  • Jusuf Al’Gattan: 8.

Vi povas vidi ĉiujn proponojn ĉi tie.

Nome de la organiza teamo
Peter Baláž, prezidanto