post

ĈAR: Liptov bonvenigas internacian renkontiĝon de esperantistoj

ĈAR estas ĉelima Esperanta junulara renkontiĝo, kiu okazos ĉi-jare en Liptovský Mikuláš. Tie renkontiĝos komencantoj, progresantoj kaj fluaj Esperanto-parolantoj. ĈAR ne temas nur pri lernado de la internacia lingvo, sed ankaŭ pri ekkonado de la bela medio de la regiono Liptov.

La renkontiĝo de Esperanto-ŝatantoj okazos de la 12-a ĝis 15-a de novembro 2015 ĉe la piedo de la monto Chopok en la pensiono Relax Jasná en Liptovský Mikuláš (Demänová).

Dum la renkontiĝo okazos intenca kurso de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj. Post studado, la proksimume 30 partoprenantoj povas ĝui programerojn ligitajn al la ĉeftemo de la aranĝo: “En sana korpo loĝas sana spirito”. La pinto de la evento estos ekskurso al la bela groto Demänovská jaskyňa Slobody (Groto de Libereco).

La celo de la aranĝo estas ekkonigi Esperanton al absolutaj komencantoj kaj ebligi al progresantoj praktiki ĝin en internacia medio.

La organizantoj de la aranĝo estas Pola Esperanto-Junularo (PEJ) kaj Slovaka Esperanto-Junularo (SKEJ).

 

pej

La evento ĈAR komenciĝos la 12-an de novembro 2015 vespere en la pensiono Relax Jasná, Obchodná ulica 299, Liptovský Mikuláš. La programo daŭros ĝis la 15-a de novembro. Pliaj informoj estas troveblaj ĉe http://cxar.pej.pl/.

Kadre de ĈAR okazos ankaŭ diskutoj pri la venontjara 101-a Universala Kongreso de Esperanto, kiun Slovakio gastigos la unuan fojon en sia historio. Ĝi okazos en la historia urbo Nitra fine de julio 2016, en la unua monato de la slovaka prezidanteco de Eŭropa Unio.

post

Laborkunsido en Nitra

De la 22-a ĝis 25-a de oktobro okazis en la urbo Nitra laborkunsido pri preparado de la 101-a Universala Kongreso. En ĝi partoprenis entute pli ol 30 personoj: ne nur la loka kongresa komitato kaj helpantoj el Slovakio, Ĉeĥio kaj Hungario, sed ankaŭ reprezentantoj de UEA: Veronika Poór, estonta ĝenerala direktoro, kaj Clay Magalhães, konstanta kongresa sekretario.

kunsido_nitra

La partoprenantoj de la laborkunsido, kun panoramo de Nitra malantaŭe

Dum tiu kunsido okazis akcepto en la urbodomo, kiu kontribuas al organizado de nia kongreso. Ni poste vizitis la ĉefajn ejojn, en kiuj okazos la kongreso, interalie prelegoĉambrojn de la Slovaka agrokultura universitato, la sportejon, en kiu okazos la solena malfermo, kaj la urban teatron, en kiu okazos kulturaj programeroj.

Ni pritraktis ĉiujn temojn, kiuj koncernas la UK-n, de buĝeto ĝis hoteloj kaj manĝejoj, kaj ni dividiĝis en plurajn laborgrupojn, kiuj laboris ekzemple pri ekskursoj, kultura programo kaj junulara programo.

Vi povas vidi kelkajn fotojn de la kunsido en Facebook.