Paralele kun la kongresa programo okazos ekskursoj en Nitro, Slovakio kaj Esztergom en Hungario, de sabato (23-a) ĝis vendredo (29-a julio). La ĉiĉeronado aŭ interpretado estos farata de esperantistoj, volontule. Se ne alie indikite en la priskriboj, la ekskursoj estas busaj. La prezo inkluzivas la enirbileton al la vizitataj lokoj (krom se alie indikite).

Tuttagaj ekskursoj

La tuttagaj ekskursoj okazos precipe en merkredo, la 27-a de julio, sed ankaŭ en aliaj tagoj. La tuttagaj ekskursoj inkluzivas manĝon. La trinkaĵoj ne estas inkluzivigitaj. Ĉiuj ekskursoj inkluzivas transporton (se ne alie indikita) kaj la enirbiletojn.

E1. Banská Štiavnica

TT 1 Banska StiavnicaMardo kaj merkredo, 8:30 – 18:30, prezo: 51 €
La historio de la urbo Banská Štiavnica estas ligita al abundaj trovoj de valoraj metaloj, ĉefe oro kaj arĝento. En la pasinteco ĝi estis unu el la plej riĉaj urboj de Slovakio kaj estis la ĉefa produktanto de arĝento en la Hungaria Reĝlando. La urbo, kun riĉa historio kaj unika etoso, estis listigita en 1993 kiel Kultura Heredaĵo de Unesko. Antaŭtagmeza vizito de la urbo kun eniro en la malnovan kaj novan kastelojn. Posttagmeza iro al Svätý Anton kaj vizito de ties kastelo.

E2. Bojnice

TT 2 BojniceMerkredo kaj vendredo 8:30 – 18:30, prezo: 72 €
La regiono Supra Nitro estas konata pro siaj minejaj tradicioj, pro tio la unua halto estos por viziti ministan subĉielan muzeon. En iama minejo de brunkarbo estos eblo sperti la subterajn laborkondiĉojn, inkluzive de veturo per subtera trajneto. Halto en la ununura kankrobredejo en Slovakio, kie eblos tuŝi tiun strikte protektatan beston. Posttagmeza vizito al la plej romantika kastelo, juvelo de Slovakio, kies arkitekturo estis inspirita de la plej belaj gotikaj nobelaj konstruaĵoj.

E3. Bratislavo

TT 3 BratislavaMardo kaj merkredo 8:30 – 18:30, prezo: 68 €
Grandiozaj preĝejoj, ĉarmaj burĝaj domoj kaj elegantaj palacoj, romantikaj stratetoj kaj kortoj. En Bratislavo vi trovos ĉion ĉi, sed malgrandskale. Homa dimensio, amika etoso kaj trankvila vivoritmo karakterizas tiun urbon, kie oni kronis hungarajn reĝojn. De la kastelo vi ĝuos belegan panoraman vidon al la urbo kaj samtempe ekscios multajn interesaĵojn pri ĝi. Dum la vizito de la galerio de moderna arto Danubiana Meulensteen Art en Čunovo eblos sperti unikan simbiozon de belarto, moderna arkitekturo kaj ĉirkaŭa naturo.

E4. Vina vojo de Malgrandaj Karpatoj

TT 4 Malgrandaj KarpatojMardo kaj merkredo 8:30 – 18:30, prezo: 82 €
Rigardo al la animo de la plej fama slovaka vina regiono, Malgrandaj Karpatoj. Vi vizitos la pitoreskajn kamparajn vinistajn urbetojn Modra kaj Pezinok kun la ĝis hodiaŭ konservitaj originaj burĝaj vindomoj, en kiuj oni produktis kaj stokis kvalitan malgrandkarpatan vinon. Vi ekkonos la tradicion de vinberkultivado kaj vinfarado en la vinmuzeo. Vi vidos metiejon, kie oni produktas fajencon, kaj ekscios, kiel tiu metio alvenis al Slovakio. Post vingustumado vizito de la kastelo Červený Kameň, potenca fortikaĵo kun perfekta renesanca defenda sistemo, unu el la plej bone konservitaj slovakaj monumentoj.

E5. Piešťany

TT 5 PiestanyMardo kaj merkredo 8:30 – 18:30, prezo: 70 €
Piešťany mondfamiĝis pro la lokaj kuraca minerala akvo kaj unika sulfura koto kaj pro la modernaj kuracmetodoj kontraŭ movlimigaj malsanoj. Al la baneja insulo apartenas parko ornamita per kaj vinfarado en la vinmuzeo. Vi vidos metiejon, kie oni produktas fajencon, kaj ekscios, kiel tiu metio alvenis al Slovakio. Post vingustumado vizito de la kastelo Červený Kameň, potenca fortikaĵo kun perfekta renesanca defenda sistemo, unu el la plej bone konservitaj slovakaj monumentoj. skulptaĵoj, ideala por malstreĉaj promenoj. Eblos bani sin en la kuraca akvo. Posttagmeze vi ekkonos monde unikan tipon de punto. Vi ekscios multon pri la lokaj vivo, metioj kaj popola kulturo.

E6. Esztergom

TT 6 EsztergomLundo kaj merkredo 8:30 – 18:30, prezo: 70 €
Naskiĝloko de la unua hungara reĝo, sankta Stefano. De la 10-a ĝis 13-a jarcento Esztergom estis la ĉefurbo de la lando. Eklezia centro de la ŝtato: tie sidejas la ĉefo de la hungara katolika eklezio, la ĉefepiskopo de Esztergom. Tie ĉi troviĝas la plej alta katedralo de Hungario, kaj la tria plej granda preĝejo en Eŭropo, kun la plej granda altara bildo pentrita sur tolo en la mondo. Posttagmeza vizito de la kastelo Château Béla, vinproduktejo jam ekde la romia epoko. Nuntempe ĝi specialiĝas pri la plej noblaj vinberspecoj, Riesling kaj Cabernet Sauvignon. Ankaŭ la glaciaj kaj pajlaj vinoj produktataj ekde 2009 estas tre famaj.

TT 7 TrnavaE7. Trnava

Merkredo kaj ĵaŭdo 8:30 – 18:30, prezo: 67 €
Jen la unua urbo en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio ricevi la privile­giojn de libera reĝa urbo. La unikeco kaj la riĉeco je kultur-historiaj monumentoj kaj religiaj konstruaĵoj el la antikva Trnava pravigas ĝian kromnomon “eta slovaka Romo”. Rimarkindas la impresa preĝejo de Sankta Mikaelo kaj la renesanca turo, el kies supro oni admiros la urbon. Posttagmeza transiro al la proksima vilaĝo Ružindol, kie komenciĝas la vinregiono de la Malgrandaj Karpatoj. Tie ni povos mem kontroli, ĉu la elstara vin­ kvalito spegulas la legendon.

E8. Trenčín

TT 8 TrencinMerkredo kaj ĵaŭdo 8:30 – 18:30, prezo: 71 €
Urbo konata pro sia mitoplena kastelo kaj memortabulo de romiaj soldatoj. La ĉefelemento estas kastelo, gotika fortikaĵo kiu en la pasinteco gardis la antikvajn komercajn vojojn, kiuj konektis Mediteraneon kun norda Eŭropo. Post­tagmeza vizito de la pli eta kaj ripozinvita banurbo Trenčianske Teplice, jam konata de romianoj. Ties sulfuraj akvoj kuracas movlimigajn kaj nervajn malsanojn.

Duontagaj ekskursoj

D1. Nitro – Supra urbo (piedira)

DT 1 Supra urboSabato kaj dimanĉo 14:00 – 17:00, ĵaŭdo 9:00 – 12:00, prezo: 17 €
Konatiĝo kun la franciskana monaĥeja komplekso, la renesanca (poste barokigita) preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj monaĥejo. Pluiro al la placo kun la statuo de la slava princo Pribina, kiu konstruigis la unuan kristanan preĝejon, kaj statuo de atlaso, popole nomata Corgoň. Transiro al la placo de Johano Paŭlo la 2-a, kie staras, antaŭ la Episkopa palaco, statuo de tiu papo en superhoma grando. Vizito de nacia kultura monumento kaj la katedralo de sankta Emeramo. Konatiĝo kun malfruromanika kapelo, restaĵo de la eble plej malnova kristana preĝejo en Slovakio, kun la turo de Vazul, la kastela puto, kazematoj — subtera spaco sub la bastionoj de la kastelo, de kie soldatoj defendis la tutan fortikaĵon — kaj kun la ekspozicio de la Dioceza muzeo, kiu gardas multajn rarajn dokumentojn kaj trezoron.

D2. Nitro – Malsupra urbo (piedira)

DT 2 Malsupra urboMardo 14:00 – 16:30, vendredo 09:00 – 11:30, prezo: 14 €
La piedira zono estas de nememoreblaj tempoj la centro de la Malsupra urbo. Lastatempe aldoniĝis tie pluraj artaj simboloj: profundo enpikita bronza glavo kiel simbolo de paco, muzika horloĝo, bronza puto kaj granita fontano. Tie troviĝas maŭr-bizancostila sinagogo, unu el la plej belaj en Slovakio. Promeno laŭ la historia strato Fárska kun i.a. la malfrugotika domo de la paroĥestro, la preĝejo de la Vizito de la Virgulino, tipa domo kun balkon-galerio kaj burĝaj domoj. Vizito de la placo Župné námestie, kies ĉef­ele­ mento estas la Distrikta domo, funkcianta kiel la ĉefa ekspoziciejo por modernaj artoj. La Urba parko havas du lagojn, originalan infanludejon kaj estas populara, verda oazo meze de la homplena urbo.

D3. Juda kulturo (piedira)

DT 3 Juda kulturoMardo kaj ĵaŭdo 9:00 – 11:30, prezo: 9 €
Dum jarcentoj Nitro estis unu el la ĉefaj centroj de la juda vivo en Slovakio; unua skriba mencio pri tio en la 12-a jarcento. La urba sinagogo estas ekzemplo de eklektika kaj bela sakrala konstruaĵo, kiu kopias bizancan kaj orientan arkitekturojn. Pro la malgranda nombro de la religia komunumo, la urbo zorgas pri la sinagogo kaj ĝi estas uzata kiel koncertkaj ekspoziciejo. La grandega juda tombejo havas ĉirkaŭ 5 000 tombojn, unu el la plej grandaj kaj bone konservitaj en Slovakio.

D4. Sakralaj monumentoj

DT 4 PreĝejojDimanĉe kaj ĵaŭdo 14:00 – 17:30, vendredo 9:00 – 11:30, prezo: 8 €
La novromanika preĝejo de la Vizito de la Virgulino estas unu el la plej vizitataj en la lando. Ĝiaj ĉefaj ornamaĵoj estas alta ligna altaro kun tri bildoj kaj 9 metrojn alta statuo de la Krucumita Kristo, eltajlita el unu arbo. Sub la preĝejo troviĝas kripto de Vincentaj monaĥinoj. La origina antaŭ­romanika preĝejo de sankta Stefano la Reĝo el la 11-a jarcento estas valora mez­epoka religia konstruaĵo kun restaĵoj de romanikaj freskoj. Ene troviĝas triumfa arko, mur­ pentraĵoj kaj romanika kornico. En la centro de la suba urbo elstaras la du altaj turoj de la baroka preĝejo de piaristoj, ordeno el sanktaj lernejoj alveninta al Nitro fine de la 17-a jarcento. La preĝejo de sankta Ladislav estas frubaroka duetaĝa konstruaĵo. La ĉefa fasado havas grandegajn turojn kun supro ornamita per kupro.

D5. Vespera urborigardado (piedira)

DT 5 Vespera NitraDimanĉo, lundo kaj ĵaŭdo 17:00 – 20:00, prezo: 20 €
Konatiĝo kun la produktoprocedo de medo, inkluzive de gustumado de tiu tradicia slava trinkaĵo. Tiu unika kaj pure natura produkto estas farata el 4 specoj de abela mielo per tradicia fermentigo. Promeno tra legendoplenaj misteraj stratetoj, vizito de la placo de Pribina, konatiĝo kun la legendo pri Corgoň kaj rakontoj pri Pribina kaj Svätopluk. La nok­ta vido al la urbo el la kastelo ravos nin.

D6. Laŭ la spuroj de praslavaj tempoj

DT 6 PraslavojSabato 14:00 – 17:00, lundo 9:00 – 12:00, prezo: 27 €
Ĉe la okcidenta rando de Nitro troviĝas Dražovce, fama arkeologiejo: slava setlejo kaj sepultejo el la epoko de la Granda Mo­ravio. La monteto kun la preĝejo de sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo estas, eble pro sia simpla formo, unu el la plej belaj pejzaĝoj, kiujn proponas Slovakio. La preĝejeto de sankta Georgo en Kostoľany pod Tribečom estas arte kaj historie unika kaj ŝajne la plej malnova bone konservita religia konstruaĵo en Slovakio (9-a jarcento).

D7. Vinfestivalo de Strekov

DT 7 StrekovSabato 13:00 – 18:30, prezo: 38 €
En la vinberejoj de Strekov okazas vera festo de la bohemianoj. La evento ofertas la plej bonajn slovakajn kaj eksterlandajn produktojn kaj kontentigos la ŝatantojn de amuziĝo kaj de vere bongusta vino. Tiu ĉiujara festo, meze de vitoj, estas okazo gustumi vinon kaj konatiĝi kun la produktantoj. En sian vinon ili enmetas ne nur nekutiman vinfaran arton, sed ankaŭ pecon de sia koro. Tagmanĝo.

D8. ThermalPark Nitrava

Akvaparko Nitrava

Dimanĉo kaj lundo 14:00 – 18:00, mardo 9:00 – 13:00, prezo: 31 €
Kuraca banejo provizata per font­varma akvo kun temperaturo de 75 °C. En la banejo estas entute ses basenoj, tri saŭnoj, varma banejo, sportaj ludejoj kaj manĝejoj. La akvo el la nova puto, inaŭgurita en novembro 2015, estas sala, kio havigas al ĝi nekutimajn kuracajn kvalitojn. Laŭ unuaj esploroj, tiu akvo apartenos al la unikaĵoj de Eŭropo.

D9. Kastelo, ĉevaloj kaj vino

DT 9 TopoľčiankyDimanĉo kaj lundo 14:00 – 18:00, mardo 9:00 – 13:00, prezo: 41 €
En la bela valo de la rivero Žitava, ĉirkaŭata de la montaroj Tribeč kaj Inovec, troviĝas la urbeto Topoľčianky. Ĝi estas ligita al tri temoj: en la norda rando de la municipo etendiĝas vasta angla parko, kiun pitoreske kompletigas monumenta klasikisma kastelo, konsiderata la plej bela kaj pura ekzemplo de ĉi tiu stilo en Slovakio. Ĝi nun estas muzeo de historiaj mebloj kaj domaj akcesoraĵoj, poseditaj de la familio Habsburgo. En la 1920-aj jaroj, la kastelo iĝis la somera sidejo de la prezidentoj de la respubliko; la Nacia Ĉevalbredejo, nacia kulturheredaĵo, unu el la plej famaj ĉevalbredejoj en la mondo pli mond­famigis la urbeton; kaj vinberkultivado, tradicio kiu komenciĝis en la 18-a jarcento portita de Dalmataj fakuloj. Dum la prezidanteco de Masaryk, la tiea vino atingis eĉ pragajn vinejojn. Eksciu proprasperte, ke tradicio kaj spertaj vinfaristoj estas pilieroj de la zorgeme flegata kvalito de Château Topoľčianky.