Ni bezonos multajn manojn por helpi pri la okazigo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto kaj ni ĝojus, se vi pretus oferti la viajn. Bezonatas helpo antaŭ, dum kaj post la kongreso. Ni bonvenigas ĉiujn helpantojn kaj se ĉiu dediĉos 1-2 horojn dum la tuta kongreso por helpi, tiam ni devus sukcesi kun ĉio.

Se vi interesiĝas pri helpado dum la kongreso, ni petas vin plenigi tiun ĉi formularon. Ni certas ke vi trovos iun taskon, por kiu vi plej taŭgus aŭ emus helpi.

Junuloj (17-30 jaroj) el Eŭropa Unio kaj najbaraj landoj povas havi pagatan restadon en Slovakio, vojaĝon, ktp. Vidu ĉi tiun paĝon.

volontuloj