Eniro: Slovakio estas membro de la Schengen-spaco. Kaze de dubo, kontrolu ĉe slovaka konsulejo aŭ ministrejo pri eksterlandaj aferoj de via lando, ĉu vi bezonas vizon por eniri Slovakion. Por pli da ĝeneralaj informoj, vidu la paĝojn Pri Slovakio kaj Pri Nitra.

Klimato: en Slovakio regas modera kontinenta klimato. La averaĝa temperaturo en Nitra en julio kaj aŭgusto estas 27 °C dum tago — povos esti pli malvarme, sed ankaŭ temperaturo ĝis 35 °C eblas!

slovake.euLingvoj: la oficiala lingvo estas la slovaka, sed ĉiuj slovakoj komprenas la ĉeĥan. Kun junuloj oni ofte povas interkompreniĝi angle, sed homoj pli aĝaj ol 40 jarojn pli verŝajne konos la germanan (aŭ, pli malofte, la rusan). En iuj partoj de la sudo de la lando, la hungara estas uzata. Eĉ malgranda scio de la slovaka sendube faciligos vian vojaĝon, ne hezitu lerni bazojn en slovake.eu, disponebla ankaŭ en Esperanto.

Mono: en Slovakio oni uzas eŭrojn (EUR, €). Moneroj: 1, 2, 5, 10, 20, 50 cendoj; 1 kaj 2 euroj. Biletoj: 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500 eŭroj. Biletoj pli grandaj ol 50 € estas malmulte uzataj; povas esti, ke vendejo ne akceptos ilin, simple pro tio, ke ili ne havas sufiĉe da mono en la kaso por redoni al vi. Eblas ŝanĝi monon (plej facile valutojn de najbaraj landoj kaj usonajn dolarojn) en flughavenoj, grandaj stacidomoj, bankoj kaj monŝanĝejoj. Preskaŭ ĉiuj vendejoj, restoracioj kaj hoteloj ebligas pagi per karto.

Loka tempo: UTC+1 vintre, UTC+2 somere.

Akvo: la kranakvo estas senprobleme trinkebla. Eblas ankaŭ aĉeti mineralan akvon (sýtenáperlivá: kun gaso, nesýtenáneperlivá: sen gaso).

Laborhoroj: multaj vendejoj estas fermitaj sabate kaj dimanĉe (kelkaj funkcias sabate matene). Tamen grandaj superbazaroj estas kutime malfermitaj ĉiutage.

Telefonado: la prefikso por telefoni al Slovakio de eksterlando estas +421; tiam oni ellasu la komencan nulon de la numero.

Konektilingo

Konektilingo uzata en Slovakio (Wikimedia Commons)

Elektro: la elektra tensio estas 230-volta. La kontaktiloj estas dupolusaj. Konektilingoj estas tute samaj kiel en Ĉeĥio, Pollando, Francio kaj Belgio; ili povas akcepti konektilojn de plej multaj eŭropaj landoj (krom interalie Britio kaj Irlando).

Transporto: Slovakio havas densan reton de fervojoj kaj de aŭtobusaj linioj. Eblas aĉeti trajnbileton en stacidomoj aŭ rekte en la trajno (sed kontraŭ krompago). Por enurbaj busoj, tramoj kaj trolebusoj, oni povas aĉeti biletojn ĉe kioskoj aŭ aŭtomatoj, sed por interurbaj busoj oni pagas rekte al la ŝoforo. Horaroj de trajnoj kaj interurbaj busoj estas troveblaj en la retejo cp.sk. Vi trovos pli da informoj en la paĝo Kiel veni.

Sekureco: Slovakio estas ĝenerale tre sekura lando, sed, kiel ĉie, estu atentemaj pri dokumentoj, valoraĵoj, mono, ktp. Antaŭ ol eniri taksion, prefere demandu la ŝoforon, kiom kostos la veturado.

Sanservoj: eksterlandanoj havu konfirmilon pri internacia sanasekuro. UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.

Gravaj telefonnumeroj: la urĝa telefonnumero (polico, fajrobrigado, medicina helpo) estas 112.