Dato kaj loko

La kongreso okazos de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2016 (do tuj post la 101-a UK) en la urbo Nitra (Slovakio). Nitra situas 90 km nordoriente de la ĉefurbo Bratislava, ĝi estas grava industria centro. La regiono famas ankaŭ pro siaj vinoj.

Loĝado

Ni loĝos, manĝos kaj kunvenos en la sama studenthejmo, kiu havas unu grandan salonon kaj kelkajn pli malgrandajn. Haveblas senpaga sendrata retkonekto. Por ĉiuj du dulitaj ĉambroj estas po du kune dividita duŝejo kaj necesejo, tio estas uzebla maksimume por 4 homoj. Balkonoj ne haveblas, nek klimatiziloj. Fridujo ekzistas, foje en la ĉambro mem, foje en la koridoro/duŝejo.

Adreso de la kongresejo:
Študentský domov Antona Bernoláka,
Tr. A. Hlinku 38, SK-949 01 Nitra, Slovakio.

Se kelkaj aliĝintoj al la 101-a UK deziras ankaŭ dum la UK loĝi en la studenthejmo, en kiu poste okazos la IKBE82, tiam ili mem per la reta mendilo devas mendi por si la loĝadon ĉe #20. SD Antona Bernoláka – Parto A por tempo de la UK.

Partoprenkotizo

A-landoj – 260 eŭroj,
B-landoj – 210 eŭroj; prezo en unulita ĉambro – 300 eŭroj.

Infanoj ĝis 14 jaroj, kiuj ne profitos memstaran liton, pagos 130 eŭrojn.

La kotizo inkluzivas: sep tranoktojn, tri manĝojn potage kaj popersone, kaj unu tuttagan ekskurson.

Limdato

La limdato por aliĝoj kaj pagoj de la kotizo estas la 1-a de junio 2016. Se iuj cirkonstancoj malebligos vian partoprenon en la IKBE, kaj pri tio vi avertos la organizantojn antaŭ la 1-a de julio 2016, oni redonos vian monon (kompreneble,sen faritaj bankelspezoj).

Pago

La kotizon vi povas pagi per unu el jenaj manieroj:

  1. PayPal-konto: al la retpoŝtadreso financoj@ikso.net;
  2. Per UEA al la konto de E@I: ecxi-v;
  3. Banko-konto (en eŭroj) de E@I en Slovakio:
    Nomo de konto: EAI
    IBAN: SK7552000000000008887398
    BIC/SWIFT-kodo: OTPVSKBX
    Adreso de la banko:
    OTP Banka Slovensko,
    a.s. Nam SNP 212/4,
    SK-958 01 Partizanske, Slovakio

Rimarkoj:

  1. Ĉe la pagoj el eksterlando al la banko-konto bv. aranĝi,ke la ĝir-kotizon pagu vi kiel sendanto (alikaze ni dum la aranĝo devos repostuli de vi la mankantan sumon, kiun la banko deprenos de la sendita mono).
  2. Ĉe sendado de mono en la kampon “Mesaĝo por ricevonto” bonvolu skribi “LIBE-kongreso 2016”.
  3. Ĉar al kelkaj ges-anoj la nomo de la bankokonto “E@I” ŝajnis iom stranga, ni certigas, ke ĝi estas ĝusta, kaj ĝis la unua de aprilo jam 14 aliĝintoj senprobleme aranĝis siajn pagojn. En kelkaj landoj tamen oni ne akceptas @-signon en la nomo de bankokonto, do estas akceptata kiel la nomo de la bankokonto ankaŭ jena: “EAI”.

Aliĝo

Ne hezitu memstare aliĝi uzante la retan aliĝilon: http://bit.ly/IKBE-2016.

Se vi ial ne povas aliĝi rete, kontaktu s-ron Anatolij Masenko (la adreson trovu fine de la paĝo).

Grava rimarko: Se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri vizon al Slovakio, ĝia kosto estas 35 eŭroj. Tiu sumo ne validas por partoprenantoj el Rusio kaj Ukrainio, por kiuj invitleteroj laŭ aparta interkonsento kostas nur 3 eŭrojn kaj ekzistas ankaŭ ŝanco ricevi vizon senpage. La invitleteroj estas pripagendaj, ĉar ili devas esti aprobitaj de la polico. Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis la 15-a de junio 2016. Tial por ricevi ilin bonvolu aliĝi ĝustatempe, kaj sendu rekte al la retadreso katka@ikso.net ankaŭ fotokopion de via valida vojaĝpasporto (la paĝo kun via foto kaj la datoj de valideco), kiun ni aldonos al la invitletero por polico. Nia konsulejo petos al unuopaj ambasadorejoj doni al la kongres-aliĝintoj vizojn senpage. Tio signifas, ke vi eble ne devos aldone pagi por la vizo en via ambasadorejo, sed oni ne povas tion komplete garantii.

Organizantoj

La Preparan Kongreskomitaton konsistigas s-roj Peter Baláž, Jozef Reinvart kaj ĉiuj LIBE-estraranoj, kiuj prizorgos tutan programon de la IKBE82.

Kongresa temo

Kiel kongresan temon ni proponas: “Modernaj teknologioj en vivo de nevidantoj”. La prelegontoj laŭeble kunportu tiujn helpilojn, kiuj plifaciligas vian ĉiutagan vivon. Viajn proponojn kaj eventualajn demandojn sendu al Anatolij Masenko:

Gerojev-Medikov 15-1,
RU-357739 Kislovodsk, Rusio;
Retpoŝto: masenkoai@mail.ru

Aliĝintoj

Ĝis nun aliĝis la jenaj homoj al la kongreso:

  1. Jan Priborsky (Ĉeĥio)
  2. Marie Kebrdlova (Ĉeĥio)
  3. Tadeusz Karasx (Ĉeĥio)
  4. Ivana Karasxova (Ĉeĥio)
  5. Jiri Jelinek (Ĉeĥio)
  6. Milena Jelinkova (Ĉeĥio)
  7. Otto Prytz (Norvegio)
  8. Pilar Men?ndez (Norvegio)
  9. Istvan Kabok (Hungario)
  10. Harald Rader (Aŭstrio)
  11. Gabriele Rader (Aŭstrio)
  12. Anatolij Masenko (Rusio)
  13. Elena Shuraleva (Rusio)
  14. Pier Luigi Da Costa (Italio)
  15. Halina Maria Kuropatnicka-Salamon (Pollando)
  16. Elżbieta Maria Sawicka (Pollando)
  17. Walter Wagner (Aŭstrio)
  18. kunio  tanabe (Japanio)
  19. Boris Arrate Veranes (Hungario)
  20. Laura Gentili (Italio)
  21. Paola Giommoni (Italio)
  22. Natalia Kasymova (Germanio)
  23. Attila Varry (Hungario)
  24. Asta Torpo (Finnlando)
  25. Ritva Sabelli (Finnlando)
  26. Soile Lingman (Svedio)
  27. Veselina Stoilova (Bulgario)
  28. Mladen Stoilov (Bulgario)
  29. Radka Stojanova (Bulgario)