La 20-a IMEK okazos ekde la 20-a ĝis la 22-a de julio 2016 kiel antaŭevento de la 101-a UK en Nitro, Slovakio. Kongresejo estos la prelegsalono de la universitata malsanulejo Fakultná nemocnica Nitra, Špitálska 6, 950 01 Nitra. La konfereco estas organizita per kunlaboro de UMEA, Slovakia Esperanta Federacio kaj slovakiaj kuracistaj asocioj. Alta protektanto de la konferenco estos d-ro Vytenis Andriukaitis, EU-komisionano pri sano, mem kirurgo kaj Esperantisto.

Tomáš Drucker, Ministro de Sano de Slovakio, transprenis aŭspicion sur la jubilea IMEK. La fakkonferenco estos inaŭgurita en la supre menciita ejo merkredon, la 20-an de julio, je la 5-a posttagmeze. La kongresa temo estos: “Medicinistoj kaj tutmondiĝo – kiajn medicinistojn bezonas la nuna jarcento?”. Samideanaj medicinistoj el almenaŭ 12 landoj anoncis ĉeeston.

Estos prezentitaj 12 prelegoj en Esperanto, 2 en la angla kaj 5 en la slovaka. Traduko de unu lingvo en la alian laŭ la nuna stato de planado okazos. La juna altaja desegnisto Majk Fejdus kreis kelkajn artaĵojn por la konferenco, interalie la oficialan simbolon:

imekVi povas elŝuti provizoran programon de IMEK.

Aliĝo: umea@uea.org. Kongreskotizo: 25 €.