Karavano estas grupa vojaĝo (kutime trajna) al iu Esperanto-evento, kiu ofte ebligas ĝui grupajn rabatojn.

  • Koreaj esperantistoj organizas karavanon tra Eŭrazio de Seulo ĝis Bratislavo tra Pekino, Ulan-Batoro, Irkutsk, Jekaterinburg, Novosibirsk, Moskvo, Minkso, Varsovio, Berlino kaj Prago, kun survoja turismumado. Eblas aliĝi ĝis la 31-a de marto. Legu pli en ĉi tiu paĝo.
  • Okazos karavano de IJK al UK/IIK. Se vi interesiĝas, indiku tion en via aliĝilo al IJK. Detaloj venos poste.
  • BEMI organizas biciklan karavanon de IJK al UK/IIK, de la 23-a ĝis 27-a de julio. Legu pli en la Facebook-evento.