SKEJanoj

La studenthejmo A. Bernolák

La studenthejmo A. Bernolák

La junulara programo estos parto de 101-a Universala kongreso de Esperanto en Nitra, kiu okazos de la 23-a ĝis 30-a de julio 2016. La junulara programo estos preparita por ĉiuj aĝaj kategorioj, vi devas plenumi nur unu kondiĉon – senti vin juna spirite. Jam estas preparita por vi malmultekosta loĝado en la studenthejmo A. Bernolák, por kiu vi pagos nur 70 € por la tuta semajno! Se vi naskiĝis post la 31-a de decembro 1995, vi eĉ ne pagas aliĝkotizon.

La ĉeftemo de Junulara programo estos “La gejunuloj al la plenkreskuloj – la plenkreskuloj al la gejunuloj”. Ĝi signifas, ke ankaŭ ĉi-jare la junuloj preparis interesajn programerojn, ne nur por junuloj, sed por ĉiuj, kiuj sentas sin junaj. Ni kun ĝojo ludos, kantos, sportumos, bambumos, ekskursos, sed ankaŭ helpos unu la alian kompreni teknikaĵojn, lingvaĵojn aŭ efikan labormanieron kaj multajn aliajn aferojn dum niaj prelegetoj, kursetoj kaj trejnadoj. Aŭ ni simple babilos vespere en la drinkejo kun ĉiuj, kies aĝo pro la senĉesa kurado de tempo superas la aĝon de oficiala juneco.

Vidu la prezentadon de la junulara programo, kiun niaj respondeculoj faris dum JES 2015/2016.

Ĉiuj biletoj por la pagendaj Junularaj programeroj kiujn vi ne sukcesis aĉeti rete tra la UEA-retpaĝo vi povos aĉeti dum la unuaj tagoj de la kongreso. Venu al la TEJO-budo aŭ alparolu nin dum la Movada foiro. Ni rekomendas agi rapide, la lokoj estas limigitaj.

Programo

Jen la Junulara programo de la Universala Kongreso 2016:

junulara_programtabulo

Klarigoj pri la uzitaj koloroj:

junulara_programtabulo_klarigo

Jen la plej gravaj aferoj, pri kiuj vi sciu nepre jam nun:

Kadre de la kongresa temo “La gejunuloj al la plenkreskuloj – la plenkreskuloj al la gejunuloj” ni estos tuttage je via dispono ĉe la TEJO/SKEJ-budo, kie ni pretos helpi pri ĉiu ajn teĥnika aŭ praktika problemo kiun vi havos dum la kongreso. Trovu nin se vi bezonas nian helpon!

Trinkomanĝa nokto (23.7.2016)

trinkomangxaNi kore invitas vin partopreni la trinkomanĝan nokton tuj la unuan vesperon! Ĉiuj, kiuj ne ŝatas enlitiĝi tro frue kaj preferas babili kun samideanoj jam dum la unua vespero de la kongreso, kunportu viajn naciajn manĝaĵojn kaj/aŭ trinkaĵojn kaj prezentu ilin, kundividu kun aliaj dum tiu ĉi programero! Ni jam antaŭĝojas ekkoni viajn specialaĵojn.

Urba ludo (24.7.2016, 15:00)

Ekkonu urbon Nitra kune kun ni! Kun via internacia teamo vi povos esplori kaj la urbocentron kaj ne-tiom-bone-konatajn urbopartojn, malnovan skribmanieron de tiu-ĉi regiono kaj amuziĝi solvante plurajn taskojn. Ni promesas al vi neforgeseblan eventon.

Vingustumado (25.7.2016, kontraŭ 7 eŭroj, 19:00-21:00) – D10vingustumado

Ĉu ne eblas por vi elspezi tiom da mono por la bankedo aŭ simple vi ne tiom ŝatas tiuspecan programeron? Ne gravas! Ni pretigis alternativan amuziĝon antaŭ la balo: venu vingustumi kun ni! Vi havos la eblon provi diversajn kvalitajn lokajn vinojn kaj nur tie vi ekscios, kion signifas slovake jednohubka. 🙂 Sekve ni plu amuziĝos kune dum la kongresa balo.

Verda pikniko (27.7.2016, kontraŭ 7 eŭroj, 19:00-21:00) – D11pikniko

Ni preparas por vi neforgeseblan esperantan piknikumadon sur la herbejo apud la studenthejmo. Ni pretigos por vi manĝaĵojn, tukojn kaj ankaŭ trankvilajn koncertojn, por ke vi povu pli profunde ĝui la spiriton de la piknikumado. Kontraŭ la kotizo vi ricevos kuponojn por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiujn la organizantoj disdonos al vi surloke.

Junulara ekskurso al Bratislavo (27.7.2016, kontraŭ 10 eŭroj, 8:30-18:00 horo) – E10jp_blava

Ni ankaŭ pensis pri junuloj, kiuj ŝatus viziti la ĉefurbon de Slovakio kontraŭ favora prezo. Memkompreneble ni supreniros la Bratislavan kastelon, vizitos la centron de la urbo kaj vi havos ankaŭ tempon por mem ekkoni la urbon. La ekskurso estos piedira dum la tuta tago en la urbo kaj la nombro de partoprenantoj estos limigita. (Prioritaton havas gejunuloj, se restos liberaj lokoj ni vendos la ceterajn biletojn surloke en la budo de la junulara programo dum la movada foiro al la unuaj, kiuj venos. 🙂 )

Junulara senpaga piedira ekskurso al la monto Zobor (27.7.2016, 10:00-14:30 horo)

jp_zobor2Ĉu vi estas sportema aŭ simple ŝatas naturon kaj promenojn en ĝi? Tiukaze tiu ĉi ekskurso estas tre taŭga por vi! La monto Zobor superstaras la urbon Nitro kaj ofertas tre belan panoramon al la tuta urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo. Survoje oni praktikos geokaŝadon. Ekipu vin per bonaj ŝuoj, akvo kaj sunokulvitroj. 🙂

Koncertoj

  • Barbora Hazuchová – Fama slovaka kantistino, kiu partoprenis konkurson nomata “Superstar” kaj estis inter la 8 plej bonaj kantistoj el Ĉeĥio kaj Slovakio.
  • Easy Steps – Rok-grupo el Ĉeĥio, kiu ofte kantas kaj ludas ĉiujn famajn kantojn de la mondo, sed ankaŭ produktas proprajn kantojn.

Aliaj programeroj

Danckursoj – Dum la tuta aranĝo vi povos partopreni interesajn danckursojn (popolajn, tradiciajn slovakajn, ĉardaŝon…).

Sportumado – Vi ankaŭ havos la eblecon partopreni diversajn programerojn gvidatajn de ĉarmaj junaj sportistoj. Partoprenu la tradician piedpilkumadon ankaŭ ĉi-jare!

Trejnadoj kaj prelegoj – ĉu vi ŝatas labori en laborgrupoj aŭ simple aŭskulti fakajn prelegojn de junuloj? Ĉu vi ĉiam volis fari braceleton por via amiko kaj ne sciis kiel? Ĉu vi estas Geo-kaŝad-ŝatemulo? Dum la junulara programo de UK 2016 vi povos partopreni ĉion tion kaj ankaŭ aliajn interesaĵojn. Venu se tio interesas vin!

Kial partopreni?

Se nia riĉa programo ne interesis vin, eble niaj videoj konvinkos vin. 🙂

Aŭ eble la slovakaj prezoj:

skej_mangxajxojskej_alkoholajxojskej_senalkoholajxoj

Teamo

Léon, 19skej_leon

Mi estas studento de ekonomia teorio kaj financoj en Karola Universitato en Prago. Krom la studoj, kiujn mi tre ŝatas krom kelkaj malgrandaj problemoj, en mia libera tempo mi naĝas, desegnas, somere iras al la montoj, vojaĝas kaj memkompreneble amuziĝas. Multaj povus pensi, ke mi komencis aktiviĝi kaj lerni Esperanton nur ĉar mia patrino estas en la movado, sed la plej granda instigo por esperantiĝi venis post kelkaj junularaj aranĝoj, kie mi ekkonis multajn mojosajn homojn. Nun mi estas en la nova estraro de SKEJ, kie mi estas vicprezidanto kaj komitatano A de TEJO, kaj multe ĝojas pri tio, ĉar mi povas aktivi en fakoj, kiuj interesas min. Pro tio mi ankaŭ ĝojas, ke dum la UK 2016 en Nitra mi prizorgos la junularan programon, kie oni certe bezonos ankaŭ vian helpon. 😉 Interalie, mi havas la honoron partopreni nome de TEJO konferencon de CoMem, kiu okazos en Bruselo. Tio estas ĉio (mal)grava pri mi, do mi ĝojas pri la onta kunlaboro kaj ankaŭ vidi novajn vizaĝojn, ĉu en SKEJ aŭ ĝenerale en la E-movado.

Zuzka, 25skej_zuzka

Mi estas studentino pri Monda Politiko kaj Internaciaj Rilatoj en la Università degli studi di Pavia en Italio. En pasinteco mi estis vicprezidantino de SKEJ kaj komitatano A de TEJO, nuntempe mi estas vicprezidantino de IEJ kaj prezidantino de SKEJ. Mi estas ankaŭ kunorganizanto ĉe pluraj aranĝoj: mi ĉeforganizas IJF 2016 kaj membras en la LKK por UK 2016, prizorgante la publikajn rilatojn.

Mi esperantiĝis en 2008 dank’ al mia fratino Paulínka, kaj nun mi ne povas imagi mian vivon sen Esperanto. Inter miaj interesoj estas vojaĝado, pianludado, lernado de lingvoj, desegnado kaj pentrado, fremdaj kulturoj, legado kaj muuultaj aliaj!

Tomáš, 20skej_tomas

Mi estas studento pri financoj kaj leĝo en Masaryk-universitato en Brno en Ĉeĥio. Nuntempe mi estas estrarano de SKEJ kaj prezidanto de Revizia komisiono de ĈEJ. Mi esperantiĝis en 2013 pro la kurso de Esperanto. Poste mi partoprenis JES-on kaj komencis evoluigi miajn esperantajn spertojn. Inter miaj interesoj estas piedpilkado kaj aliaj sportoj, legado, kaj ekde kiam mi estas en la Esperanto-movado mi tre ŝatas vojaĝi.

Dum UK mi prizorgos reklamadon de la junulara programo kaj la tagan programon.

Žeňa, 26skej_zena

Mi studas kognajn sciencojn en Bratislavo ĉar mi volas legi pensojn de aliaj homoj… sed la oficiala versio por ne-esperantistoj estas, ke mi volas fari mian kontribuon al plibonigo de la slovaka klerigsistemo, ĉar mi taksas ĝin iom neefika.

Mi esperantiĝis antaŭ 4 jaroj danke al Zuzka, kiu konvinkis min, ke esperantistoj estas ĉarmaj mojosuloj kaj mi simple devas partopreni IJF-n (Internacia Junulara Festivalo en Italio) por vidi, ke tio veras. Mi enamiĝis al Esperantujo dum tiu renkontiĝo kaj partoprenis multajn aliajn ekde tiam. Mi ŝatas vojaĝi, ekkoni homojn, babili, danci, zorgi pri bestoj (ĉefe mia ĉevalo!), sportumi… Do krom la manko de bestoj, Esperantujo estas la perfekta loko por mi. 🙂

Mi estas SKEJ-membro ekde 2012 kaj SKEJ-estrarano kaj ĝia kasistino ekde 2015. Mi ŝatas organizi kaj helpi dum E-aranĝoj kaj dum UK mi prizorgos piknikon, urban ludon kaj kelkajn aliajn programerojn de junulara programo.

Paulína, 19skej_paulina2

Mi estas studentino de ekonomiko kaj financoj en Karola Universitato en Prago, sed mi devenas el Trenčianske Mitice. Mi tre ŝatas lerni lingvojn, kaj nuntempe mi tre interesiĝas pri Esperanto. Miaj interesoj estas ankaŭ dancado, muziko, historia skermado, astronomio, kuirado, verkado kaj vespervivo. Dank’ al mia amo por vespervivo, mi volos volonte helpi dum UK 2016 en Nitra kun vesperaj aktivecoj de junulara programo. Estas vero, ke mi tre ofte prokrastas pro mia serio-dependeco, sed mi ĉiam sukcese finos kun ĉio.

Mama Janaskej_jana

Mi esperantistiĝis dufoje: en 1986 kaj aktivis ĝis 1990, poste en 2011 mi denove komencis ĝui la vivon en Esperantujo. Kiel ŝatantino de ĉiuspeca movo, dum UK mi gvidos danckursojn de slovakaj popoldancoj, akompanos vin dum la ekskursoj kaj ludoj. Mi respondecas pri ĉiuj partoprenontoj de 40+, kiuj sentas sin ankoraŭ junaj – ne hezitu kontakti min.

Paulína, 26skej_paulina1

Mi venas de Bratislavo, sed nuntempe mi loĝas en Örebro, Svedujo. Mi ĵus reekstudis ĉi tie pri genraj studoj (sed mia origina fako estas slavaj lingvoj kaj literaturoj).

Siatempe mi sufiĉe multe aktivis movade: en SKEJ kiel vicprezidanto, kaj en TEJO unue kiel komitatano A kaj poste kiel ĝenerala sekretario. Nuntempe mia E-agado estas pli kultura: ĉefe mi okupiĝas pri la feminisma blogo Egalecen kaj mi studas interlingvistikon en Poznano.

Mi cetere esperantistiĝis jam en 2006. Komenciĝis tio per mia lingvemo, sed mi plene enamiĝis al Esperanto kiam mi ekkonis ĝian mojosan komunumon.

Inter miaj interesoj estas filmoj, feminismo, brodado, ludoj, kaj evidente lingvoj kaj vojaĝado.

Ligiloj