Antaŭ la kongreso

20-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (IMEK)

La 20-a IMEK okazos ekde la 20-a ĝis la 22-a de julio 2016 kiel antaŭevento de la 101-a UK en Nitro, Slovakio. Kongresejo estos la prelegsalono de la universitata malsanulejo Fakultná nemocnica Nitra, Špitálska 6, 950 01 Nitra.

Pli da informoj ĉi tie

69-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)

16-a – 23-a de julio 2016, Nitro. Temo: “Vizaĝo de mizerikordo”. Ligita al la Eksterordinara Jubileo de la Mizeri­kordo. Aliĝo, informoj: Marija Belošević, (69-a Kongreso de IKUE), Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio; ikuekongreso@gmail.com; www.ikue.org.

Dum la kongreso

iik

45-a Internacia Infana Kongreseto

23-a – 30-a de julio 2016 en veterinara mezlernejo, Nitro. Informoj: http://bertosch.free.fr/iik2016/.

KER-ekzamenoj

ker
Dum la UK okazos KER-ekzamenoj. Vi povos ekzameniĝi pri Esperanto por ricevi diplomon agnoskatan de la Eŭropa Unio.

Interreligia forumo en Centra Eŭropo – CEIF 2016

25-a julio 2016, Nitro. Organizanto: Slovakia E-Federacio kaj Fórum náboženstiev sveta — La Forumo de mondaj religioj – Slovakio kune kun religiaj asocioj. Programo: diskutoj pri, interalie, malriĉeco, migrado kaj religie motivita perforto. Pliaj informoj kaj aliĝilo: http://parlament2017.sk/interreligia.

Internacia entreprenista kaj komerca forumo

26-a julio 2016, Nitro. La aranĝo estis pro nesufiĉa interesiĝo nuligita!

Lingvopolitika konferenco de landoj V4+

28-a – 29-a julio 2016, Nitro, Universitato de Konstanteno Filozofo (UKF). Temo: “Perspektivoj de lingva komunikado en EU”. Partoprenos politikistoj, lingvistoj k.a. Malferma, sub aŭspicio de M. Lajčák, Vicĉefministro, Ministro de eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj de Slovakio. Sur la listo de aranĝoj de la Slovaka Prezidanteco en la Konsilio de EU.

Pliaj detaloj ĉi tie.

Filatela ekspozicio: Slovakio kaj Esperanto sur poŝtmarkoj kaj bildkartoj

Emblemo101-UK-posxtmarkoLa ekspozicio okazos dum la UK en Nitro, de la 25-a ĝis 29-a de julio 2016, en la konstruaĵo de la Teatro de Andrej Bagar (Divadlo Andreja Bagara), en la urbocentro. La ekspozicio estos en klasika filatela formato, ­ almenaŭ 16 paĝoj, maksimume 80. Akcepto de ekspoziciaĵoj ĉe alveno 23.7.2016. Povas esti sendota per poŝto anticipe (al la sama adreso kiel la aliĝilo, ­ vidu sube).

La materialo ne devas esti originala, povas esti ankaŭ bona kopio. Ekspoziciaĵojn ni redonos je la fino de UK: 29.7.2016 posttagmeze. Okaze de la UK estos eldonotaj ankaŭ: speciala poŝmarko, FDC kaj okazstampoj.

Por plifaciligi nian laboron, bonvolu sendi la aliĝilon ĝis 31.5.2016.

Aliĝilo al la ekspozicio

  • Nomo de la ekspozicianto:
  • Adreso:
  • Retpoŝto:
  • Nomo de la ekspoziciaĵo:
  • Nombro da paĝoj (marku: 16, 32, 48, 64, 80), originalo aŭ kopio
  • Dato (kaj horo) de alveno al Nitro:

Adreso por sendi la aliĝilon: Peter Holba, Hviezdoslavova 8, 93401 Levice, Slovakio
Aŭ retadreso: petro.holba@gmail.com.

Post la kongreso

82-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE)

Kongreso de LIBE (Ligo internacia de bilndaj esperantistoj), 30-a de julio – 6-a de aŭgusto 2016 en Nitro, Slovakio. Temo: “Modernaj teknologioj en la vivo de nevidantoj”. Vi povas trovi pli da informoj en ĉi tiu paĝo.