Subtenu nian UK-on, subtenu la slovakan Esperanto-movadon!

SKEF havas novan banko-konton dediĉitan al la 101-a UK, por povi bone administri la organizadon de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Slovakio en julio 2016 en Nitra.

Se vi ŝatus helpi, eblas tion fari ankaŭ per via financa helpo (kompreneble ankaŭ alispeca helpo bonvenas). Por ajna sumo, kiu ebligos krei neforgeseblan kongreson, ni estos pli ol dankemaj, kaj nomojn de ĉiuj donacintoj ni aperigos en ĉi tiu retejo.

Fio banka, nomo de la konto: Slovenská esperantská federácia, numero de la konto:

Slovakio: 2600820124/8330
Ĉeĥio: 2600820124/2010

En Fio-banko eblas pagi en ambaŭ landoj sen kromkostoj inter la du ŝtatoj.

IBAN: SK7283300000002600820124
SWIFT/BIC: FIOZSKBAXXX