post

UEA publikigis gazetaran komunikon, en kiu ĝi anoncas decidon pri la tempo de la 101-a Universala Kongreso: “Socia justeco — lingva justeco”. Jen la teksto en la 590-a gazetara komuniko de UEA publikigita la 15-an de oktobro 2015, kiun vi povas legi en la retejo de UEA:

Laŭ la decido de la Estraro de UEA, la temo de la 101-a UK en Nitro (23-30 julio 2016) estos “Socia justeco — lingva justeco”. Jen la enkonduko de la prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes, al la temo.

Jam dekomence, Esperanto estas ligita al la homa strebado por paco. Sed kia paco? Evidente ne la “romia paco”, trudita de la forto de armiloj kaj la subpremo de opozicio; temas pri paco, kiun la popoloj faros en konsento. Paco inter egaluloj.

Per tio, la strebado por paco fariĝas ankaŭ strebado por justeco. Nur homoj egalrajtaj kaj egalvoĉaj povas kunkonstrui socion en konsento unu kun la alia. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj listigas kelkajn el la bazaj principoj de tia socio. Aliaj internaciaj konvencioj kaj traktatoj plivastigis tiujn normojn. Ili restas validaj celoj por socioj ĉie en la mondo.

Tamen ekzistas multaj obstakloj al la realigo de tiuj celoj. Nenie troviĝas socio plene justa, kaj la monda evoluo ne ĉiam favoras la justecon. Nuntempe, ekzemple, disvastiĝas debatoj pri la traktado de rifuĝintoj. Ekonomiaj analizoj montras, ke pligrandiĝas malegaleco en kaj inter multaj landoj. Indiĝenaj popoloj plu suferas pro la detruado de iliaj teroj, lingvoj, kulturoj. En movado por paco kaj justeco kiel la nia, gravas klerigi nin pri tiuj fenomenoj kaj pri la alternativoj, por kiuj luktas aliaj movadoj.

Ege ofte en tiaj movadoj mankas konscio pri lingva justeco. Sed anstataŭ kulpigi ilin, ni serĉu la komunajn valorojn, la parencajn celojn, kiuj ebligas kunlaboron. Tiucele ni devas pliprofundigi nian propran komprenon pri lingva justeco, por vidi kiel ĝi interplektiĝas kun aliaj demandoj. Taŭga kadro por tiaj esploroj estas la nuntempaj streboj al daŭripova evoluo. Nepras trovi lokon por Esperanto inter tiuj streboj.

La 101-a Universala Kongreso markos la 20-jariĝon de la Manifesto de Prago, kiu siatempe celis klarigi la rilaton inter Esperanto kaj aliaj sociaj temoj. Venis tempo por ĝia ĝisdatigo, en kongreso vaste malfermita al la mondo. Al ĉiuj strebantoj por justeco, ni alvokas: venu kongresi kun ni en Nitro!

Mark Fettes