Situo de Slovakio en Eŭropo

Situo de Slovakio en Eŭropo

Slovakio estas lando en Mezeŭropo, najbaro de Pollando, Ukrainio, Hungario, Aŭstrio kaj Ĉeĥio. Ĝi estas membro de la Eŭropa Unio kaj sendepengiĝis en 1993, kiam Ĉeĥoslovakio disiĝis.

Ĝi estas malgranda lando: 49 035 km2 kaj 5 421 349 loĝantoj (en 2014). Ĝia ĉefurbo estas Bratislava (aŭ Bratislavo en Esperanto), situanta en la okcidento de la lando, apud Aŭstrio kaj nur 60 km de Vieno.

Mapo de Slovakio

Mapo de Slovakio

Pli da praktiktaj informoj pri Slovakio vi trovos en la paĝo Utilaj informoj.

Vidindaĵoj

La Altaj Tatroj dum vintro

La Altaj Tatroj dum vintro

Malgraŭ sia malgrandeco, Slovakio estas lando riĉa je vidindaĵoj: ĝi havas la plej grandan nombron da kasteloj en Eŭropo kompare kun la loĝantaro kaj havas buntan kaj belan naturon.

La tutan nordon de la lando trairas la montaro Karpatoj. La ĉefaj kaj plej belaj masivoj en Slovakio estas Malaltaj kaj Altaj Tatroj, idealaj por belaj promenoj somere kaj por neĝaj sportoj vintre. Slovakio havas ankaŭ grandan nombron da grotoj, kaj pluraj el ili estas viziteblaj de la publiko.

En la tuta lando troviĝas diversaj kasteloj, burgoj kaj ruinoj. Multaj el ili estas viziteblaj. Kelkaj el la plej konataj kasteloj estas Bojnice, Bratislava, Nitra, Trenčín, Orava kaj Spišský hrad.

Spišský hrad, la plej granda kastelo en Slovakio kaj monda heredaĵo de Unesko

Spišský hrad, la plej granda kastelo en Slovakio kaj monda heredaĵo de Unesko

En Slovakio ekzistas ankaŭ multaj subĉielaj muzeoj, en kiuj oni prezentas tradician slovakan vivon kaj popolan arkitekturo, sed ankaŭ realaj loĝataj vilaĝoj, kiuj konservis sian tradiciecon. En la tuta lando ofte okazas folkloraj festivaloj, kie vi povos sperti la popolan kulturon de diversaj regionoj de Slovakio: kantojn, dancojn kaj gastronomion. Unu el la plej originalaj kultureroj estas fujara, grandega fluto tradicie uzata de paŝtistoj, kiu havas unikan sonon.

Čičmany, vilaĝo fama pro sia tradicia arkitekturo

Čičmany, vilaĝo fama pro sia tradicia arkitekturo

Vi trovos pli da fotoj de Slovakio en la fotogalerio.

Gastronomio

La nacia plado de Slovakio estas bryndzové halušky: etaj terpomaĵoj kun bryndza, tipa ŝafa fromaĝo, kaj eventuale kun lardo.

Oni produktas en Slovakio diversajn trinkaĵojn: vinon, bieron, medon kaj tatran teon (Tatranský čaj), likvoron el teo. Nedrinkemuloj povos gustumi Kofola (ĉeĥo-slovaka versio de Coca-Cola), Vinea (gasa trinkaĵo el vinberoj), aŭ pli tradician žinčica (fermentigita ŝafa lakto, simila al kefiro).

Tipaĵoj de slovaka kuirarto: bryndzové halušky, brasika supo kaj biero Zlatý Bažant (Wikimedia Commons)

Tipaĵoj de slovaka kuirarto: bryndzové halušky, brasika supo (kapustnica) kaj biero Zlatý Bažant (Wikimedia Commons)