Partneraj kategorioj por la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, Slovakio, en la jaro 2016 (elŝuti kiel PDF)

Estimata komerca partnero,

Permesu al ni inviti vin al la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2016 en Nitro, Slovakio.

Por la Slovaka respubliko estas granda honoro povi bonvenigi unuafoje en sia historio la plej vizitatan internacian Esperantan renkontiĝon kun la plej longa tradicio. En Nitro ekskribiĝos la historio de la dua jarcento de tiuj mondaj eventoj. Ĉiujare ĝin partoprenas unu mil ĝis tri mil esperantistoj el pli ol okdek landoj en la mondo. Kadre de universala kongresoj estas organizataj ankaŭ fakaj konferencoj kaj jaraj kunvenoj de pluraj fakaj esperantistaj organizoj, kiujn vizitas centoj da partoprenantoj.

La signifon de tiu evento atestas la fakto, ke la prezidento de la Slovaka respubliko, Andrej Kiska, akceptis transpreni ĝian aŭspicion. La 101-a Universala Kongreso de Esperanto estos dediĉita al la temo “Socia justeco — lingva justeco” kaj estos la plej granda internacia evento dum la unua prezidanteco de Slovakio en la Konsilio de la Eŭropa Unio.

Kvankam neniu ŝtato ĝis nun akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon, ĝi estas uzata de komunumo de pli ol du milionoj da parolantoj en pli ol 150 landoj en la mondo. En Pollando, ĝi estas en la listo de nemateria kultura heredaĵo. Ĝi ricevis internacian agnoskon, ekzemple du rezoluciojn de Unesko aŭ subtenon de famaj homoj de publika vivo. Nuntempe, Esperanto estas uzata en vojaĝado, korespondado, internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj, kongresoj, sciencaj diskutoj, en originala kaj tradukita literaturo, teatro kaj kino, muziko, presita kaj interreta informado, radia kaj televida elsendado. Esperanto, dum 128 jaroj da uzado ekde sia naskiĝo, pruvis, ke ĝi estas viva, moderna kaj plenvalora lingvo. Ĝi plifaciligas lernadon de fremdaj lingvoj kaj kontribuas al subteno de vasta multlingveco. Ĝi samtempe estas instrumento de egalrajta kaj justa lingva komunikado por ĉiuj civitanoj en la mondo. La Esperanto-movado malfermiĝas al la cetera mondo kaj ofertas Esperanton kiel ilon por justa kaj efika solvo al lingvaj problemoj, en la Eŭropa Unio kaj Eŭropo same kiel en la mondo.

Dum la 101-a kongreso de Esperanto okazos en Nitro 4 malfermaj fakaj akompanaj aranĝoj: lingvo-politika konferenco de landoj V4+ pri la temo “Perspektivoj de lingva komunikado en EU”, internacia entreprena kaj komerca forumo “Investi en la koro de Eŭropo — investi en Slovakio”, interreligia renkontiĝo, la 20-a internacia medicina Esperanta kongreso pri la temo “Kuracistoj kaj tutmondiĝo: kiaj kuracistoj estas necesaj en la nova jarcento?”. La eventoj okazos sub protekto de altaj ŝtataj reprezentantoj kaj kadre de la prezidanteco de Slovakio en la Konsilio de EU.

Ni turnas nin al vi kun la oferto prezenti vian kompanion en nia evento: subtenu la 101-an Universalan Kongreson de Esperanto kaj la akompanajn fakajn aranĝojn, subtenu la Esperanto-movadon! Vi povos samtempe pasigi kun ni tagojn plenajn de faka lernado, sed ankaŭ de personaj renkontiĝoj en la bela medio de la historia urbo Nitro.

Ĝeneralaj informoj

  • Datoj: 23-a ĝis 30-a de julio 2016
  • Loko: Slovaka agrokultura universitato, Nitro
  • Prezidanto de la LKK: Peter Baláž
  • Lingvo de la kongreso: Esperanto
  • Kongresa temo: Socia justeco – lingva justeco
  • Partnera programo: Guarant International
  • Retejo: nitra2016.ikso.net

Partneraj kategorioj

Ĝenerala partnero de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto (7 500 EUR)

(nombro da partneroj limigita je du)

  • eblo disponi ekspozician spacon je 9 m² dum la tuta semajno
  • prioritato en elekto de la situo de la ekspozicia spaco
  • kvar partoprenoj por ekspoziciantoj, kiuj inkluzivas eniron en la kongreson kaj tagmanĝon dum la kongreso
  • kvar enirbiletoj al socia vespero, la kongresa balo
  • provizo de du enaj reklamaj paĝoj en la fina kongresa programlibro
  • provizo de la dorsa paĝo de la fina kongresa programlibro por reklamo, aŭ duono de ĝi kaze ke estos du partneroj
  • apero de la logotipo sur la podio en la ĉefa kongresejo; la logotipon preparos la firmao GUARANT
  • apero de la logotipo de la partnero en ĉiuj kongresaj publikaĵoj en la kategorio ĝeneralaj partneroj
  • apero de la logotipo en la kategorio ĝeneralaj partneroj en la retejo de la aranĝo kun ligilo al la retejo de la partnero
  • enmeto de reklammaterialo en la kongresajn sakojn (la materialojn provizos la partnero)
  • apero de la logotipo en la akceptejo de la kongresejo; la logotipon preparos la firmao GUARANT
  • eblo provizi proprajn firmaajn kongresajn sakojn (kun eblo presi la logotipon de la kongreso sur la duan flankon)
  • eblo provizi proprajn firmaajn ŝnuretojn por la nomŝildoj de la partoprenantoj
  • danko al la partnero dum la solena malfermo kaj la solena fermo de la kongreso
  • Se la ĝenerala partnero estos plurnacia firmao, ĝi povos kuniĝi kun loka reprezentanto kaj pagi la partnerecon kune. Ĉi tiu regulo validas nur por la ĝenerala partnero de la kongreso.

Ĉefa partnero de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto (5 000 EUR)

  • eblo disponi ekspozician spacon je 6 m² dum la tuta semajno
  • ĉefa partnero havas prioritaton en elekto de la situo de la ekspozicia spaco, tuj post la ĝeneralaj partneroj
  • tri partoprenoj por ekspoziciantoj, kiuj inkluzivas eniron en la kongreson kaj tagmanĝon dum la kongreso
  • tri enirbiletoj al socia vespero, la kongresa balo
  • provizo de unu ena reklama paĝo en la fina kongresa programlibro
  • apero de la logotipo sur la podio en la ĉefa kongresejo; la logotipon preparos la firmao GUARANT
  • apero de la logotipo de la partnero en ĉiuj kongresaj publikaĵoj en la kategorio ĉefaj partneroj
  • apero de la logotipo en la kategorio ĉefaj partneroj en la retejo de la aranĝo kun ligilo al la retejo de la partnero
  • enmeto de unu reklamilo kun grandeco de 2 A4-paĝoj en la kongresajn sakojn (la materialon provizos la partnero)
  • danko al la partnero dum la solena malfermo kaj la solena fermo de la kongreso

Partnero de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto (2 500 EUR)

  • eblo disponi ekspozician spacon je 4 m² dum la tuta semajno
  • du partoprenoj por ekspoziciantoj, kiuj inkluzivas eniron en la kongreson
  • du enirbiletoj al socia vespero, la kongresa balo
  • provizo de reklama duonpaĝo en la fina kongresa programlibro
  • apero de la logotipo en la ĉefa kongresejo; la logotipon preparos la firmao GUARANT
  • apero de la logotipo de la partnero en ĉiuj kongresaj publikaĵoj en la kategorio partneroj
  • apero de la logotipo en la kategorio partneroj en la retejo de la aranĝo
  • enmeto de unu reklamilo kun grandeco de 1 A4-paĝo en la kongresajn sakojn (la materialon provizos la partnero)
  • danko al la partnero dum la solena malfermo kaj la solena fermo de la kongreso

Ekspozicianto (850 EUR)

  • Eblo disponi ekspozician spacon je 2 m² dum la tuta semajno
  • Unu partopreno por ekspoziciantoj, kiuj inkluzivas eniron en la ekspoziciejon

Partnero de la solena malfermo kaj/aŭ de la solena fermo (850 EUR)

Eblo prezenti siajn reklammaterialojn kaj apero de la logotipo en la ejo de la solena malfermo/fermo

Aldonaj partneraj ebloj por la 101-a Universala Kongreso de Esperanto

  • Kongresaj sakoj por partoprenantoj (la partnero donos nur grafikon): 2 500 EUR
  • Kongresaj sakoj por partoprenantoj (se la partnero provizos ilin): 900 EUR
  • Ŝnuretoj por nomŝildoj de kongresanoj, ekskluzive (la partnero donos nur grafikon): 1500 EUR
  • Ŝnuretoj por nomŝildoj de kongresanoj, ekskluzive (se la partnero provizos ilin): 750 EUR
  • Kongresaj notlibroj kaj skribiloj por la partoprenantoj: 1500 EUR
  • Eblo provizi firmaajn notlibrojn kaj skribilojn por la partoprenantoj: 750 EUR
  • Eblo enmeti tutpaĝan reklamon en la finan kongreslibron: 400 EUR
  • Eblo enmeti reklamfolion de la kompanio (maks. A4) en la kongresajn sakojn: 300 EUR
  • Ĉiu plia m² da ekspozicia spaco: 400 EUR
  • Partopreno por ekspozicianto por plia reprezentanto de la kompanio: 75 EUR

Ĉiuj prezoj estas indikitaj sen 20% da AVI.

Se ĉi tiu partnerecoferto ne plenumas viajn bezonojn, bonvolu kontakti pri ellaborado de individua oferto:

Peter Baláž (LKK-prezidanto)
Retpoŝto: peter.balaz@ikso.net
Poŝtelefono: +421 902 203369

Emblemo101 UK-02