post

Konkurso por la Semajno de Internacia Amikeco

konkursoAmikoj!

Kunfestu la Semajnon de Internacia Amikeco! Alŝutu al Facebook filmeton pri “Internacia Amikeco kaj UK” kun la kradvorto #uk2016amikeco.

Por festi la Semajnon de Internacia Amikeco UEA proponas al tiuj tri personoj, kies video ricevas plej multe da ŝatoj ĝis la 31-a de marto, proponi senpagan aliĝon al la UK al iu el siaj amikoj. Amikiĝu kaj amikumu kaj ĝuu la Semajnon de Internacia Amikeco!

Jes, vi volas kunfesti, sed… pri kio paroli? Ekzemple: ĉu vi ekkonis, renkontis amikon dum la UK? Ĉu vi planas renkonti amikon dum UK? Ĉu okazis io kortuŝa dum Universala Kongreso kun viaj amikoj? Aŭ ĉu io freneza? Rakontu!

Ni atendas vian rakonton!

Se vi pensas, ke vi ne povas partopreni, ĉar vi ne havas filmilon, memoru pri via saĝtelefono aŭ pri viaj amikoj – ĉu eble unu el ili havas?

Kio estas Amikoj dum UK?

Ĝi estas soci-reteja kampanjo por montri tiun flankon de la UK-oj, kiujn homoj, kiuj neniam partoprenis Universalan Kongreson, eble ne tiom bone konas, kaj samtempe por taŭge festi la Semajnon de Internacia Amikeco.

Reguloj

Vidu la ekzaktan priskribon kaj regularon de la konkurso.

post

Rezultoj de la emblemkonkurso por la kongreso en Nitra 2016

Sabaton la 23-an de majo, je 17:00, dum la Tutslovakia Esperanto-renkontiĝo en Modra-Harmónia, estis anoncitaj la rezultoj de la konkurso pri la emblemo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra en 2016. Al la konkurso partoprenis 11 personoj, kiuj entute sendis 48 proponojn.

En la ĵurio de la konkurso estis:

  • Mark Fettes, prezidanto de UEA,
  • Jozef Dvonč, urbestro de Nitra,
  • Eva Fitzelová, grafikistino kaj arkitekturistino,
  • Peter Baláž, prezidanto de la loka kongresa komitato.

Kiel venkinta emblemo estis elektita tiu de la rusa esperantistino Elena Ĥusanova, kiu nuntempe laboras en Slovakio kiel volontulino kaj grafikistino en la asocio Edukado@Interreto en Partizánske, kiu laboras interalie pri Esperantaj projektoj. La ĉefa premio estas senpaga partopreno en la venontjara UK en Nitra. Ni kore gratulas la gajninton kaj ankaŭ ĉiujn, kiuj partoprenis en la konkurso.

emblemo_granda

La ĵurio entute elektis kvin plej bonajn proponojn, kies aŭtoroj ricevos premiojn (librojn, T-ĉemizojn, KD-jn, DVD-jn pri Esperanto kaj la urbo Nitra). Temas pri la proponoj de la jenaj homoj: 1. Jelena Ĥusanova, 2. Jusuf Al’Gattan, 3. Jaroslav Uhel, 4. Joseph VanHove, 5. Eva Brezániová.

La venkinta emblemo estos uzata en informado pri la kongreso kaj publikigata en ĉiuj materialoj, kiuj temas pri ĝi.

Konkursintoj kaj nombro da proponoj de ĉiuj el ili:

  • Jaroslav Uhel: 19,
  • Pavol Kaščák: 1,
  • Šarlota Trakovická: 7,
  • Stefan Kowal: 1,
  • Joseph VanHove: 2,
  • Mina Rohaninian: 1,
  • Wacław Rekowski: 1,
  • Jelena Ĥusanova: 2,
  • Joanne Johns: 1,
  • Eva Brezániová: 5,
  • Jusuf Al’Gattan: 8.

Vi povas vidi ĉiujn proponojn ĉi tie.

Nome de la organiza teamo
Peter Baláž, prezidanto

 

post

Emblemkonkurso: anonco de rezultoj dum TER en Modra

La 30-an de aprilo finiĝis la konkurso por la emblemo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Nitra de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2016. Ni ricevis entute 48 proponojn. Ni kore dankas al ĉiuj konkursintoj!

La ĵurio de la konkurso decidis, ke la rezultoj de la konkurso estos anoncitaj dum TER (Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo), kiu okazos de la 22-a ĝis 24-a de majo 2015 en Modra-Harmónia, kaj kies ĉefa temo estos ĝuste la Universala Kongreso de Esperanto. La preciza horo de anonco de la rezultoj estas: sabato la 23-a de majo, 17:00.

Nome de la organiza teamo
Peter Baláž, prezidanto

post

Emblemkonkurso

Emblemo de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto

Konkurs-kondiĉoj

La Loka Kongresa Komitato (LKK) organizas okaze de la 101-a Universala kongreso de Esperanto en Nitra (Slovakio) en 2016 konkurson pri desegno de emblemo por ĝi.

Kondiĉoj:

  1. Partopreno ne estas limigita laŭ aĝo, lando aŭ profesio. Ne gravas ĉu profesiulo ĉu amatoro. Ne estas limigita kvanto da proponoj de unu partoprenanto. Membroj de la ĵurio ne rajtas partopreni la konkurson.
  2. Propono de emblemo devas esti:
    • originala, propra verko de konkursanto,
    • simpla kaj facile komprenebla por ĝenerala publiko,
    • en kolora kaj nigro-blanka versioj,
    • en formato JPG, TIFF, GIF aŭ PNG, minimuma grandeco: 600×600 rastrumeroj (bilderoj),
    • sendita en originala versio en kutima formato (ekzemple: *.ai (adobe ilustrator), *.cdr (Corel), *.xcf (Gimp), *.svg (Inkscape), *.pdf, *.psd (Photoshop)) ktp.
  3.  Propono de emblemo devus enhavi:
    • simbolon de Esperanto
    • simbolon de Nitra aŭ de la Kongresejo (aŭlo de la Universitato SPU), kiu simbolas futuron kaj komencon de la dua jarcento de Universalaj Kongresoj,
    • tekston “101-a UK Nitra 2016”
    • mallongan priskribon de la signifo (ne estas kondiĉo)
  4. Proponoj devas esti faritaj laŭ reguloj de krea komunaĵo “Atribuite 4.0 Tutmonda“. Akceptitaj estos ĉiuj proponoj, kiuj venos al adreso de organizanto: Esperanto (LKK), Víťazná 840/67A, 958 04 Partizánske, aŭ al retadreso: uk@esperanto.sk ĝis la 15-a de aprilo 2015, decida estas dato de akcepto de la propono.
  5. Proponoj povas esti sendataj al adreso de organizanto en formo:
    • elektronika, al retadreso: uk@esperanto.sk,
    • aŭ poŝte en KD-j, DVD-j aŭ USB-memorilo.
  6. Rezultojn oni publikigos ĝis la 30-a de aprilo 2015 en la paĝaro de la 101-a UK (nitra2016.ikso.net).
  7. Premioj: la kvin plej bonaj proponoj ricevos valorajn premiojn (librojn, T-ĉemizojn, KD-jn, DVD-jn kun temoj de Esperanto kaj urbo Nitra)
    La unua loko, por la konkursanto kun la venkinta emblemo, estas kovrita ĉeesto en la 101-a UK en Nitra en 2016 (aliĝkotizo kaj tranokto por la tuta aranĝo).

Rekomenditaj ligiloj