Ĉapitro 1: Ĝeneralaĵojludoviko_konkurso

1.1. La alvoko celas ke UEA ricevu filmetojn kun la rakontoj de kongresanoj pri iliaj amikecspertoj dum UK-oj.

1.2. La filmetoj devas esti alŝutitaj al Facebook kun la kradvorto #uk2016amikeco ekde la Semajno de Internacia Amikeco ĝis la 31-a de marto 2016.

1.3. La filmoj ricevas ŝatojn pere de klako sur la ŝato-butono de la respektiva filmo ĉe Facebook.

Ĉapitro 2: Klarigoj

2.1. Ĉiuj filmetoj kiuj rakontas pri amikeco/amikiĝo dum Universalaj Kongresoj rajtas partopreni en la konkurso, sendepende de la kvalito de la filmo, ĉu kolore aŭ nigrablanke kun la maksimuma daŭro de 3 minutoj. Kondiĉo por partopreno estas, ke la filmo estu en Esperanto.

Ĉapitro 3: Partopreno

3.1. La aliĝo al la konkurso estas senpaga kaj aŭtomata. Ĝi okazas kiam oni alŝutas la filmon al Facebook kun la kradvorto #uk2016amikeco.

3.2. Nur veraj personoj kvalifikiĝas por ricevi la premiojn. Profiloj kun pseŭdonimoj aŭ nome de instanco/klubo/komerca entrepreno rajtas alŝuti filmojn sed ne kvalifikiĝas por la premioj.

3.3. Filmetoj jam plifrue montritaj, ĉu aliloke ĉu en Facebook, ne kvalifikiĝas por la premioj.

3.4. La partopreno en la konkurso signifas komprenon kaj akcepton de ĉiuj punktoj de ĉi tiu regularo.

3.5. Iu ajn formo de falsado aŭ trompo rilate al la (akiro/nombro de) ŝatoj malkvalifikos la koncernan filmon.

Ĉapitro 4: Rajtigo

4.1. La partoprenanto devas havi ĉiujn rajtojn super la filmeto(j) alŝutita(j). UEA ne respondecas pro misuzo de filmoj de aliaj homoj fare de la alŝutantoj. La alŝutanto estas la sola respondeca persono pri la alŝutita filmeto.

4.2. La alŝutantoj transdonas al UEA la rajtojn sur siaj filmetoj.

Ĉapitro 5: Premioj

5.1. La premio(j) estas senpaga(j) aliĝo(j) al la 101-a UK por homo(j) ankoraŭ ne aliĝinta(j) al tiu UK.

5.2. La alŝutanto de la plej ŝatata filmo ricevas la rajton donaci unu kongresan kotizon al iu ankoraŭ ne aliĝinta al la 101-a UK. Se estos alŝutitaj pli ol 25 filmoj, tiam la alŝutanto de la dua plej ŝatata filmo ankaŭ ricevas la rajton donaci unu kongresan kotizon al iu ankoraŭ ne aliĝinta al la 101-a UK. Se estos alŝtutitaj pli ol 50 filmoj, tiam la alŝutanto de la tria plej ŝatata filmo ricevas la rajton donaci unu kongresan kotizon al iu ankoraŭ ne aliĝinta al la 101-a UK. La gajnintoj nepre devas esti malsamaj homoj. Ĉiuj personoj rajtos alŝuti kiom da filmetoj ili deziras, sed nur la plej ŝatata filmo de ĉiu persono kvalifikiĝas por la premio, en tiu kazo la ceteraj filmetoj de tiu persono ne plu enkalkuliĝas por unu el la eventualaj aliaj 3 unuaj lokoj.

5.3. La anonco de la rezulto de la konkurso okazos la 4-an de aprilo 2016 en la sama Facebook-paĝo kie la filmetoj estos alŝutitaj.

5.4. La organizantoj ne pagas vojaĝkostojn kaj loĝadon de tiuj, kiuj ricevos la senpagan aliĝon kaj ne zorgas pri la premiitoj dum la UK.

5.5. Kaze ke estos sama kvanto da ŝatoj inter la filmetoj por unu el la 3 unuaj lokoj, LKK lotumos la gajninto(j)n.

5.6. La organizantoj havas la rajton en esceptaj okazoj modifi tiun ĉi regularon aŭ nuligi la konkurson.

Ĉapitro 6: Elekto de la unuaj 3 lokoj

6.1. La elekto de la unuaj 3 filmetoj okazos per klako de la butono “Ŝati” ĉe la koncerna filmeto en Facebook. Se filmeto ne havos la kradvorton #uk2016amikeco, tiu ne enkalkuliĝos en la konkurso.