Vi trovos en ĉi tiu paĝo ĉiujn necesajn informojn pri tio, kiel veturi al Slovakio, al la urbo Nitro kaj al la kongresejo.

Mapo de Slovakio

Situo de la urbo de Nitro en Slovakio (Vikimedia Komunejo)

google_mapo

Detala Google-mapo, kiu indikas la kongresejon, hotelojn kaj aliajn gravajn lokojn de la kongreso

Por koni horarojn de ĉiuj trajnoj kaj interurbaj busoj ene de Slovakio, kaj inter Slovakio kaj najbaraj landoj, uzu la tre bonan retejon cp.sk. Ĝi donos al vi precizajn informojn pri konektoj kaj estas disponebla slovake, angle kaj germane (eblas ŝanĝi la lingvon sube). Se vi havas studentan legitimilon, kunportu ĝin kaj montru ĝin, kiam vi aĉetas biletojn: vi ofte povos havi rabaton.

cp.sk

Kiel ŝanĝi la lingvon en la retejo cp.sk

Karavanoj

Se vi volas veturi al UK kun aliaj esperantistoj, karavano (grupa trajnvojaĝo) povas esti bona solvo por vi. Planita estas jam karavano de Seulo tra Eŭrazio. Legu pli pri karavanoj ĉi tie.

Aviadile

La plej taŭgaj flughavenoj por veni al Nitro estas tiuj de Bratislavo (Letisko M. R. Štefánika, BTS) kaj de Vieno (Flughafen Wien-Schwechat, VIE). Alia eblo estas la flughaveno de Budapeŝto (Budapest Liszt Ferenc nemzetközi repülőtér, BUD). Pluraj flugkompanioj ofertas malmultekostajn flugojn al tiuj tri flughavenoj.

De Vieno al Bratislavo

De la Viena flughaveno iras ege ofte (ĉiuhore aŭ eĉ pli ofte) busoj al Bratislavo. La vojaĝo daŭras 1 horon. Elbusiĝi vi povas aŭ ĉe la Bratislava flughaveno (“Bratislava,,letisko”), aŭ ĉe la busa stacidomo (“Bratislava,,AS MHD”). Atentu pri itinero de la konkreta buso. Eblas mendi la biletojn rete aŭ simple aĉeti rekte de la ŝoforo. La veturado kostas proksimume 8 €.

De la urbo mem veturas ankaŭ oftaj trajnoj inter la Viena ĉefstacidomo (“Wien Hbf”) kaj la Bratislava ĉefstacidomo (“Bratislava hl. st.”). La veturado daŭras unu horon. Horarojn kontrolu ĉe cp.sk.

Urba trafiko en Bratislavo

Vendomaŝino en Bratislavo

Vendomaŝino en Bratislavo

En la ĉefurbo eblas veturi per urba trafiko (busoj, tramoj, trolebusoj). Bileton aĉetu antaŭ eniro en veturilon kaj tie ne forgesu validigi ĝin (tiucelaj aparatoj troviĝas en ĉiuj publikaj trafikiloj). Ili aĉeteblas en kioskoj, en aŭtomatoj ĉe stacioj, aŭ en konstruaĵo tuj apud ĉefa trajna stacidomo.

Estas pli facile atingi Nitron per buso ol per trajno, do ni rekomendas al vi iri al la busa stacidomo. Ne ekzistas rekta buso de la flughaveno al la busa stacidomo; vi devas nepre ŝanĝi en la trajna stacidomo.

Biletojn por publika transporto en Bratislavo vi povas aĉeti en oranĝkoloraj aŭtomatoj ĉe bushaltejoj. Vi bezonas jam havi eŭro-monerojn. Baza 15-minuta bileto kostas 0,70 €, 30-minuta kostas 0,90 €, 60-minuta kostas 1,20 €. Infanoj ĝis 15 jaroj, studentoj ĝis 25 jaroj kaj homoj ekde 62 jaroj havas duonan rabaton (vidu la detalan prezaron). Bileto rajtigas ŝanĝi veturilon tiom ofte, kiom oni volas.

  • El la flughaveno al la ĉefa trajna stacidomo aŭ male: la numero 61 (Letisko → Hlavná stanica), la veturo daŭras 25 minutojn.
  • El la busa stacidomo al la ĉefa trajna stacidomo aŭ male: la numero 210 (Autobusová stanica → Hlavná stanica), la veturo daŭras 10 minutojn.

Por iri de la flughaveno al la aŭtobusa stacidomo, vi devas aĉeti 60-minutan bileton kaj ŝanĝi buson en la trajna stacidomo.

De Bratislavo al Nitro

El Bratislavo iru per buso al Nitro. (Eblas iri ankaŭ trajne, sed nur busoj ebligas rektan veturon). Busoj estas oftaj kaj la veturo daŭras proksimume 1 horon kaj 20 minutojn. La bileton aĉetu rekte de la ŝoforo (kontraŭ 4-5 €). Ekzistas ankaŭ rektaj busoj de la bratislava flughaveno al Nitro, sed tiuj estas malpli oftaj. Horarojn kontrolu denove ĉe cp.sk (ne forgesu, ke la urbo nomiĝas Nitra slovake).

Google-mapo

Mapo de Nitro rilate al Bratislavo, Vieno kaj Budapeŝto

De Budapeŝto al Nitro

Ekzistas ĉiutage pluraj trajnaj konektoj de la Orienta stacidomo de Budapeŝto (Budapest-Keleti pályaudvar) al Nitro, ĉiam kun ŝanĝo en Nové Zámky. La veturo daŭras ĉirkaŭ 3 horojn. Por pli detalaj klarigoj, vidu la paĝon Veni de Budapeŝto.

En Nitro

mapo_nitra

La vojo de la stacidomo ĝis la kongresejo. Vidu ankaŭ detalan mapon, kiu montras gravajn lokojn en Nitro.

En Nitro, la busa kaj trajna stacidomoj estas unu apud la alia. De tie estas tri ebloj:

  • Iri piede. Eblas iri al la kongresejo en 20 minutoj: vidu mapon.
  • Iri buse. De la stacidomo, iru per la buso 19 ĝis la kvara haltejo, “Univerzity” (“Universitatoj”). Aĉetu bileton rekte de la ŝoforo; veturo kostas 0,80 €, aŭ 0,50 € por infanoj, studentoj kaj emerituloj. Vi povas konsulti mapon, horaron kaj prezaron. Tamen la busoj estos senpagaj dum la tuta daŭro de la UK, danke al subteno de la urbo Nitro! Sufiĉos montri vian nomŝildon al la ŝoforo. (Tio validas nur por la urbaj busoj, ne por distancaj konektoj, kaj nur de la 23-a ĝis 30-a de julio.)
  • Iru per taksio. Depende de la kompanio, tio kostos maksimume 3 €. Vi povos trovi taksiojn, kiuj atendas ĉe la stacidomo, aŭ rekte mendi ĉe unu el la kompanioj: Moje Taxi, City Taxi, One Taxi Nitra.

trajnetoSe vi alvenos la 23-an de julio, vi eĉ ne bezonos zorgi pri taksioj kaj mapoj: la urbo Nitro sponsoras transporton de la kongresanoj de la nitra trajna/busa stacidomo al la kongresejo per ĉarma trajneto!

Aŭte

Nitro estas facile atingebla aŭte de Bratislavo per la aŭtoŝoseo D1 kaj la rapidvojo R1. La adreso de la kongresejo estas:

Trieda Andreja Hlinku 2
949 01 Nitra

Geografiaj koordinatoj: 48°18’25.6″N 18°05’34.5″E.

Notu, ke se vi veturas per aŭtoŝoseo, vi nepre devas aĉeti aŭtoŝosean markon (diaľničná známka). Nun eblas aĉeti elektronikan markon; 10-taga marko por kutima aŭto kostas 10 €. Pli da informoj (slovake, angle, germane, ruse, pole, hungare).

Per loĝaŭto

Se vi volos iri al UK per loĝaŭto, tendumejo, kiu akceptas ilin, troviĝas apud la vilaĝo Jelenec, proksimume 15 km de Nitro. Nokto por 1 aŭto kostas 2 €, por tendo 1,5 €, kaj aldone 2,5 € por ĉiu persono. Pli da informoj en la retejo de Jelenec.