Vi trovos ĉi tie priskribojn pri tio, kiel veni al Nitra, se vi flugos al la flughaveno de Budapeŝto.

Flughaveno – trajnstacidomo Keleti

  • En la flughaveno, aĉetu transferan bileton (átszállójegy) por urba trafiko. Ĝi konsistas el 2 apartaj slipoj, kaj kostas 530 HUF (~1,70 EUR) La unuan slipon vi uzos por la buso 200E (vi devos validigi ĝin en la buso) kaj la duan vi uzos por metrooj (vi devos validigi la duan bileton antaŭ eniro al la unua metroo).
  • Vi iros per la buso 200E al Kőbánya-Kispest ĉirkaŭ 20-30 minutojn. Tiu haltejo situas sub aĉetcentro. Vi devos uzi ŝtuparon supren por transiri la straton (iru laŭ sagetoj “Metro”).
  • Vi iros per blua metrolinio (vidu mapon) de Kőbánya-Kispest kaj vi havas du opciojn:
    • iri per la blua linio ĝis la haltejo Kálvin Tér kaj tie ŝanĝi al verda metroo (numero 4) kaj per ĝi veturi al Keleti pályaudvar (Orienta stacidomo);
    • iri per la blua linio ĝis la haltejo Deák Ferenc tér kaj tie ŝanĝi al la ruĝa metroo (numero 2).

La veturo per metrooj daŭros 30-40 minutojn.

Vi povas kontroli la itineron ankaŭ en ĉi tiu paĝo (la retpaĝo funkcias en la hungara kaj la angla). Kiel punkton A skribu “Liszt Ferenc Airport 2” kaj punkton B “Keleti pályaudvar”.

De la trajnstacidomo Keleti al Nitra

Ekzistas ĉiutage pluraj trajnaj konektoj de la Orienta stacidomo de Budapeŝto (Budapest-Keleti pályaudvar) al Nitra, ĉiam kun ŝanĝo en Nové Zámky (Slovakio). La veturo daŭras ĉirkaŭ 3 horojn. En Nové Zámky estas nur 6 minutoj por ŝanĝi trajnon, sed ne maltrankviliĝu, la trajno al Nitra atendas vin, eĉ se la internacia trajno malfruas pli ol 6 minutojn.

  • Kiam vi atingos per metroo la stacidomon Keleti, iru al plej supra etaĝo por trovi tie kason por internaciaj biletoj (en la suba etaĝo eblas aĉeti nur biletojn por regionaj trajnoj en Hungario). Estas 3 internaciaj kasoj en la stacidomo Keleti, 2 el ili apartenas al MÁV-Start (Hungara ŝtatfervojo), 1 de ili estas malfermita nur somere. Estas 1 internacia biletkaso de Wasteels apud trako 9, ankaŭ tie eblas aĉeti bileton, la prezo estas la sama (sed estas pli komplika ricevi kompenson, ekzemple pro malfruo, se vi aĉetis bileton tie). Vidu mapon (serĉu numeron 4)
  • En la internacia kaso kutime estas longa vico, sed ne timu. Eble necesos preni numereton por vico ĉe enirejo al la kasejo. Prefere havu skribite sur papere “Nitra (Slovakia), return ticket”. La bileto kostas 19,6 eŭrojn (tien kaj reen). (Unudirekta bileto praktike ne ekzistas, teorie ĝi kostas 22,6 eŭrojn.) Estas iom malpli koste, se vi aĉetas bileton ĝis Nové Zámky (10,5 EUR tien kaj reen), kaj vi aĉetas slovakan enlandan bileton en Nové Zámky (2,05 EUR) aŭ interrete (1,95 EUR).
  • Por la trajno inter Budapeŝto kaj Nové Zámky eblas aĉeti sidlokrezervon kontraŭ 3 eŭroj, sed tio ne estas deviga, kaj kutime estas multege da liberaj sidlokoj.
  • Ne eniru la trajnon en Hungario se vi ne havas bileton – monpunoj pro tio en Hungario estas ege altaj.
  • Se vi ne havos bileton de Nové Zámky al Nitra, vi povos ĝin aĉeti normale jam en trajno (en Slovakio se vi ne havas bileton vi pagos nur 1-2 EUR aldone al la bileto, kaj bileton mem aĉetos ĉe kontrolisto).
  • La trajnbileton inter Budapeŝto kaj Nové Zámky eblas aĉeti ankaŭ rete. En tiu kazo, vi ricevos 10-ciferan kodon, per kiu vi povas transpreni vian bileton en la stacidomo el la bluaj biletmaŝinoj, vidu mapon de la stacidomo (serĉu numeron 9). La bileto (tien kaj reen) kostas 10,5 eŭrojn. (Unudirekta bileto praktike ne ekzistas, teorie ĝi kostas 17 eŭrojn.)
  • La trajnbileton inter Nové Zámky kaj Nitra eblas aĉeti ankaŭ rete. En tiu kazo, vi povas mem presi la bileton. Vi devas doni vian nomon, kaj numeron de pasporto aŭ identigilo. Vi devas elekti trajnon, sed la bileto validas ankaŭ por la trajnoj post la elektita trajno la saman daton en la sama itinero. La bileto kostas 1,95 eŭrojn por unu direkto.

Por scii, kien iri post via alveno al Nitra, vidu la paĝon Kiel veni.