Nitro (slovake: Nitra) estas, kun 78 033 loĝantoj (2014), la sesa plej granda urbo de Slovakio. Ĝi situas ĉe la piedo de la monteto Zobor, en la okcidento de la lando, 75 km for de la ĉefurbo Bratislavo. Ĝi estas facile atingebla de tie per buso (legu pli en la paĝo Kiel veni).

Situo de Nitra en Slovakio

Situo de Nitro en Slovakio

Interaga mapo

Alklaku la bildon por vidi interagan mapon de la ĉirkaŭaĵo de Nitro

Nitro estas la plej malnova urbo en Slovakio: ĝia unua skriba mencio devenas de la jaro 828. Historiaj monumentoj abundas en ĉi tiu urbo. Nitro estas sidejo de episkopujo, pro tio ĝi enhavas multajn religiajn monumentojn. La ĉefa vidindaĵo estas la kastelo, situanta en areo kun multaj interesaj konstruaĵoj muzeo, seminarioj, preĝejoj, statuoj, ktp. Aliaj gravaj vidindaĵoj estas la ĉefplaco kun teatro, sinagogo kaj la Kalvaria monteto, de kie eblas havi belan vidon al la urbo. Por pli alta vidpunkto, sportemuloj povos suprengrimpi la monton Zobor kaj ĝui panoramon al la tuta ĉirkaŭaĵo.

Kalvario

La Kalvaria monteto vespere

La centro de Nitro estas sufiĉe malgranda, kaj pro tio eblas iri piede al ĉiuj programeroj de la kongreso. Eblas tamen veturi ankaŭ per buso aŭ per taksio — veturado kostas maksimume tri eŭrojn. Restoracioj kaj vendejoj estas multaj en la centro.

Štefánikova trieda

Piedira strato en la urbocentro

Nitro estas ankaŭ universitata urbo: tie troviĝas la Universitato de Konstanteno Filozofo kaj la Slovaka agrokultura universitato. Ĉi-lasta gastigos nian kongreson. Ĉeesto de studentoj signifas ankaŭ ĉeeston de studenthejmoj, pro tio estos eblo loĝi malmultekoste. Kompreneble, estas ankaŭ multaj hoteloj por tiuj, kiuj preferas pli luksajn kondiĉojn.

La kongresejo

La kongresejo

Vi trovos pli da fotoj de Nitro kaj de la kongresejo en la fotogalerio.

Utilaj ligiloj: