La antaŭkongresa ekskurso okazos en la nuntempe ĉefa Esperanta urbo de Ĉeĥio, Svitavy, kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La postkongresaj ekskursoj okazos en la plej belaj urboj de Slovakio, Budapeŝto kaj Vieno.

La prezoj inkluzivas:

  • restadon en komfortaj hoteloj 3-stela (A1 kaj P2) kaj 4-stelaj (P1), matenmanĝojn kaj, se indikite, ankaŭ aliajn manĝojn (aŭ studenta loĝejo dum A1, tiu ĉi sen matenmanĝoj!).
  • transporton per komfortaj turismaj busoj.
  • Esperantajn gvidantojn.

La prezoj ne inkluzivas:

  • ekstrajn elspezojn en la hoteloj/studenta loĝejo, ekz. telefonvokojn.
  • tagmanĝojn, vespermanĝojn kaj trinkaĵojn, krom se indikitaj en la ekskursopriskribo.
  • ekstrajn programerojn dumekskursajn.
  • trinkmonon.

Se la sinsekvo de la ekskursoj ne povos okazi laŭ la priskriboj, estos proponataj alternativoj. Se iu(j) programero(j) ne povos okazi pro kialoj ekster la homa rego, ekz. katastrofo, UEA ne respondecos pri tiu(j) eventuala(j) nuligo(j).

Antaŭkongresa ekskurso

A1. Svitavy kaj Unesko-vidindaĵoj – Ĉeĥio

19-a ĝis 23-a de julio, 5 tagoj / 4 noktoj

Olomouc

Olomouc

19.07: Alveno, enloĝiĝo en Garni Hotel Svitavy (Riegrova 7, CZ-568 02 Svitavy) aŭ en la studenta loĝejo kaj interkonatiĝo.

20.07: Solena akcepto en la urbodomo de Svitavy, piedirado tra la historia urbocentro, vizito de la Esperanto-Muzeo. Tagmanĝo. Vizito de Urba Muzeo kaj Galerio, i.a. kun ekspozicio pri la jud­savinto Oskar Schindler. Libera tempo. Vespera muzikprogramo en la historia salono de Ottendorfer-domo.

21.07: Busekskurso al la urba monumentrezervejo Olomouc. Vizito de la katedralo kaj de la Princa Romanika Palaco aŭ la Ĉefdioceza Muzeo (i.a. kun arta palpekspozicio). Tagmanĝo. Vizito de la ĉefplaco kun la urbodomo, la astronomia horloĝo kaj la baroka kolono de Sankta Triunuo, en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo. Vizito de la unika ĝardeno de sensoj en la botanika ĝardeno. Kultura programo en la kulturcentro.

22.07: Busekskurso al la proksima pitoreska urbeto Litomyšl. Eta koncerto en la preĝejo. Vizito de la monaĥejaj ĝardenoj, de la renesanca kastelo, en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo. Tagmanĝo. Libera trarigardo de la ĉefplaco. Posttagmeza fakekskurso al vitrofabriko. Reveno al Svitavy, libera tempo, vespermanĝo kaj amuzvespero en la loka privata bierejo.

La kastelo de Litomyšl

La kastelo de Litomyšl

23.07: Post matenmanĝo liberigo de ĉambroj kaj fino de la servoj (pliaj informoj).

Prezo de la ekskurso en dupersona/dulita ĉambro en hotelo: 250 € p.p.
Du- aŭ trilita ĉambro en studenta loĝejo: 170 € p.p.
Ekstraj noktoj en Svitavy – Hotelo Garni, dulita ĉambro: 25 € p.p.; Pensiono Bárta, dulita ĉambro: 15 € p.p.

Busbiletoj de regula linio ĝis Nitro, kun 2½-hora halto en la urbo Brno, kie eblos piede esplori iujn lokajn allogaĵojn. La buso ekiros de Svitavy je la 8h45 kaj alvenos en Nitro ĉirkaŭ 14:40. Mendeblaj ĝis la 30-a de junio (povas esti ke la lokoj en la buso elĉerpiĝos pli frue pro amasmendado!) Prezo: 15 € p.p.

Rimarkoj: Mendantoj en la ho­telo: la prezo inkluzivas 4 maten­man­ĝojn, 4 vespermanĝojn, plus la man­ĝojn indikitajn en la ĝenerala ekskurso­­­priskribo. Mendantoj en la studenta loĝejo: la prezo ne inkluzivas matenmanĝojn, sed eblos uzi komunan kuirejon por ilia pretigado. La manĝoj indikitaj en la ĝenerala eks­kurs­opriskribo inkluzivas unu trinkaĵon (kun- aŭ sen-alkoholan).

Unupersonajn ĉambrojn en la hotelo eblos mendi nur post la 30-a de aprilo, laŭ la restanta kapacito de ĉambroj kaj nur tiam eblos scii pri iliaj prezoj.

Specialaj mendaj kaj malmendaj kondiĉoj: Por mendoj ĝis la 15-a de junio validos la prezoj supre indikitaj. Por postaj mendoj aldoniĝos 25 eŭroj por persono. Por malmendoj ĝis la 15-a de junio oni devos pagi 15 eŭrojn pro administraj kostoj. Por malmendoj inter la 16-a de junio kaj 17-a de julio ĉiuj kazoj estos aparte traktataj kaj la kompenso estos inter 30% kaj 70% de la ekskursa sumo. Por malmendoj farataj post la 18-a de julio 2016 oni perdos 100% de la ekskursa sumo.

Postkongresaj ekskursoj

P1. Ĉirkaŭ Slovakio

30-a de julio ĝis 4-a de aŭgusto, 6 tagoj / 5 noktoj

Banská Bystrica

Banská Bystrica

30.07: Posttagmeza ekiro al la urbo Banská Bystrica. Survoje al Altaj Tatroj rapida halto en evangelia ligna preĝejo en Svätý Kríž. Vespermanĝo kaj tranokto.

31.07: Matenmanĝo kaj veturo al la pol-slovaka landlimo, al la nacia parko Pieniny. Boatado sur tradiciaj lignaj flosoj en la plej granda natura kanjono en Mezeŭropo. Posttagmeza pluiro al historia perlo, la urbo Levoča, ekde 2009 en la listo de la Monda Heredaĵo de Unesko, rava pro siaj malnovaj stratetoj, trankviletosaj preĝejoj kaj ĉefe pro la verkoj de la lignoskulptisto Majstro Pavel, kiu kreis la plej altan lignan altaron en la mondo. Tranokto en Tatroj.

1.08: Matenmanĝo. La tago estos dediĉita al la plej malgranda grandmontaro de Eŭropo: Altaj Tatroj. Vizito de la plej alte situanta setlejo de Štrbské Pleso. La programo dependos de la vetero: boatado sur lago, telfera iro al Solisko, pieda promeno al Popradské pleso. Pluiro al la plej malnova tatra turisma centro: Starý Smokovec. De tie iro per trajneto al Hrebienok kaj eblo mallonge promeni al la akvofaloj Studenovodské. Sekvos gustumado de slovaka gastronomio dum tradicia tatra vespero kun popolmuziko.

Bratislavo

Bratislavo

2.08: Matenmanĝo. Pluveturo al Bratislavo kun halto en Vlkolínec, unika rezervejo de popola arkitekturo en Slovakio, en la listo de Monda Natura kaj Kultura Heredaĵo de Unesko. Tie troviĝas 45 originaj popol-arkitekturaj konstruaĵoj kaj la ĉefa elemento, ligna sonorilturo. Posttagmeze halto en la plej fama slovaka banurbo, Piešťany. Tranokto en Bratislavo.

3.08: Matenmanĝo. Trarigardo de la centro de Bratislavo kaj konatiĝo kun la plej belaj partoj de la Malnova urbo: la ĉefa placo; la plej malnova fontano de la urbo – la Rolanda fontano; la malnova preĝejo de Klaraninoj; la lasta konservita urba pordego – la Mikaela pordego; Academia Istropolitana – la plej mal­nova universitato en Slovakio; palacoj el la epoko de Maria Tereza; la Primasa Palaco; Reduta; kaj la belega Slovaka Nacia Muzeo. Iro al la Bratislava kastelo, la historia ĉefa elemento de la urbo. Tranokto.

4.08: Matenmanĝo. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro: 615 €; dulita ĉambro: 490 € p.p.

Por ekstraj noktoj, bonvolu kontakti la Kongresan Fakon de UEA.

P2. Danubaj urbegoj

30-a de julio ĝis 4-a de aŭgusto, 6 tagoj / 5 noktoj

La parlamento de Budapeŝto

La parlamento de Budapeŝto

30.07: Posttagmeza ekiro al Štúrovo, hungar-slovaka landlima urbeto. La regiono havas ravan pejzaĝon kun montoj, ebenaĵoj kaj Danubo. Pluiro al Szentendre, turisma urbo kun mediteranea etoso kaj bela kultura vivo. Vespermanĝo. Tranokto en Budapeŝto.

31.07: Post la matenmanĝo urborigardado de Budapeŝto. Oni konatiĝos kun la Citadelo, kastela monteto, la novgotika Matias-preĝejo, Fiŝista bastiono, la statuo de sankta Stefano, la reĝa palaco, la Parlamento, la katedralo de sankta Stefano, la Operejo, la placo de Herooj kaj la parko Városliget. Vespermanĝo.

1.08: Matenmanĝo kaj ekiro por ĝui Esperantan tagon. Vizito al la E-parko kaj ĝia Zamenhof-monumento, memorŝtono pri la 51-a UK kaj iama E-fontano. Vizito al la plej granda hungara E-lingvolernejo kaj sidejo de eventoj.hu. Pluiro aŭ al universitato ELTE aŭ al la Biblioteko de Fremdaj Lingvoj. Libera tempo urbo­ centre kaj vespermanĝo.

La parlamento de Vieno

La parlamento de Vieno

2.08: Matenmanĝo kaj ekveturo al Vieno kun halto en Győr. En Vieno vizito al la kastelo Schönbrunn, la somerejo de la Habsburgoj. Vespermanĝo. Tranokto.

3.08: Matenmanĝo kaj vizito, busa kaj piedira, al la ĉefaj monumentoj: Burgoteatro, Burgring, Parlamento, Operejo, Maria-Theresien-Platz, Urbodomo, Hofburg, katedralo de sankta Stefano k.a. Oni ankaŭ vizitos la Aŭstrian Nacian Bibliotekon kaj la Esperato-Muzeon, kiu situas ene de la Biblioteko. Vesper­manĝo. Tranokto.

4.08: Matenmanĝo. Fino de la servoj.

Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro: 693 €; dulita ĉambro: 568 € p.p.

Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.