Antaŭ la kongreso

Internacia Junulara Kongreso

La 72-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Vroclavo, en Pollando, de la 16-a ĝis 23-a de julio 2015, do tuj antaŭ la UK.

Informoj: ijk2016.tejo.org kaj ĉe la TEJO-oficejo, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Retadreso: ijk2016@tejo.org.

ijk2015-emblemo66-a kongreso de KELI — Kristanoj

16-a – 23-a julio 2016, Bratislavo. Organizanto: KELI. Malferma al ĉiuj esperantistoj, kiuj volas ĝui kristanan medion en moderna teologia fakultato. Informoj: Pavel Polnický, Tel.: +420 723 672335.

Retadreso: polnickypavel@seznam.cz.

89-a SAT-kongreso

sat89_logo_mini16-a – 23-a de julio en Herzberg am Harz/Sieber, Germanio. La 89-a kongreso de SAT ofertos riĉan programon por partoprenantoj el la tuta mondo, kulturajn kaj turismajn programojn al vizitantoj, interesiĝantaj kaj pri fakaj temoj kaj pri turismaj vidindaĵoj en la Esperanto-urbo, en la Harz-montaro kaj ĝia regiono en la mezo de Germanio. La evento estas konsiderebla ankaŭ kiel antaŭkongreso antaŭ la 101a UK, kun rekta vetureblo al Slovakio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de.

Post la kongreso

49-a ILEI-konferenco

30-a julio – 6-a aŭgusto 2016 en Nyíregyháza, Hungario. Pliaj informoj, kotizoj kaj aliĝilo: www.ilei.info.