post

Momenton, ĉu vere ĉiuj islamanoj estas teroristoj?

“Se io estas klarigebla, tio ne signifas, ke ĝi estas senkulpigebla.”
Samuel Spišák

En la mondo ekzistas miloj da diversaj religioj. Kristanismo kun proksimume 2,2 miliardoj da anoj estas la plej granda, sed ĝi ne estas la ununura religio en Slovakio aŭ en Eŭropo. En la historio la fido estis unu el la plej oftaj kialoj por militoj pri teritorio aŭ prestiĝo. Nuntempe estas simila situacio – la  du plej grandaj religioj dancas sur tre akra pinto de ponardo, sed multaj reprezentantoj de ĉi tiuj religioj pretas dialogi kaj manpremi. Ne, vere ne ĉiuj islamanoj volas islamigi la tutan mondon helpe de iuj ajn iloj. Ĝuste pro tio estas necese klopodi pri paco, ĉar espero ĉiam ekzistas. Milito elpelis sufiĉe da homoj el siaj hejmoj, por ke ni komprenu, ke tio ne estas solvo.

Ĝuste pri tio klopodas la civitana asocio formita por organizi la Forumon de religioj de la mondo en Slovakio. La renkontiĝo CEIF 2016, do Mezeŭropa interreligia forumo 2016, kiun organizas ĉi tiu asocio, okazos la 25-an de julio 2016 dum la Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, kiu okazos 23-an – 30-an de julio 2016. Mário Nicolini diris pri la renkontiĝo: „Ni ne organizas teologian konferencon. La renkontiĝo celas serĉi vojojn por solvi akutajn sociajn problemojn. Slovakio povas troviĝi en la mapo de la spirita mondo.“ Mário Nicolini okupiĝas pri la sekureca situacio en Eŭropo kaj pri kandidatiĝo de Slovakio por okazigo de la Forumo de religioj de la mondo en la jaro 2017.

CEIF 2016 okupiĝos pri kelkaj ĉeftemoj: Migrado kaj integriĝo de eksterlandanoj, Malriĉeco kaj malegaleco de enspezoj, Paco kaj sekureco, Dialogo inter religioj: pri kio? por kio? kiel? Laŭ la oficiala retejo CEIF 2016 estos la kontribuaĵo de Slovakio por plifortigi la dialogon inter religioj, komuna serĉado de solvoj de la kreskanta interetna, interkultura kaj interreligia tensio, konfliktoj estigantaj nacionalismon, ekstremismon, ksenofobion, malemon kaj timon de civitanoj kaj komplikaj ekonomiaj, sociaj kaj societaj problemoj en la mondo, nuntempe ĉefe en EU sub la influo de nekontrolita alveno de granda amaso de migrantoj.

La papo Francisko diris pri la temo de enmigrintoj kaj islamanoj: „Por ke ni konservu dialogon kun la islamo, estas necesa konvena trejnado de ĉiuj koncernitoj ne nur por ke ili estu firme kaj ĝojplene enradikigitaj en sia identeco, sed ankaŭ por ke ili kapablu pritaksi la valorojn de aliaj, ekkonscii pri iliaj timoj, de kiuj fontas iliaj postuloj kaj malkovri kundividitajn opiniojn. Ni kristanoj devus kun amo kaj respekto brakumi la islamajn enmigrintojn en niaj landoj same kiel ni kredas kaj atendas, ke ni estos akceptataj kaj respektataj en la landoj kun islama tradicio.“

„La islamo havas sian propran logikon, kiu diferencas de aliaj religioj. Por dialogo kun islamano vi unue devas enpenetri en lian menson kaj poste vi devas reveni al via menso kaj identeco,“ atentigas profesoro Francesco Zannini el la Papa instituto de arabaj studoj kaj islamistiko, unu el la invititaj prelegantoj de CEIF 2016. Ĉu entute eblas venki super la ideologio de radikala islamo? Laŭ alia invitita gasto, imamo Yahya Pallavicini, la plenrajtigito de la Roma moskeo por interreligia dialogo, la gvidantoj de la islamaj komunumoj en Okcidento devas ludi ĉefan rolon en la batalo kontraŭ la ideologio de tiel nomata Islama ŝtato, kiu estas kontraŭ la demokratia sistemo. Ĝuste ili kapablis adapti la interpretiĝon de islamo al la okcidenta vivstilo.

En la konferenco CEIF 2016 devus paroli spiritaj kaj laikaj reprezentantoj de kristanismo, judaismo, islamo, hinduismo, budhismo, ŝintoismo, bahaismo kaj homoj el politikaj, akademiaj, neregistaraj kaj entreprenistaj rondoj.

CEIF havas grandan perspektivon kaj ĝi povas proponi solvojn de tutmondaj problemoj, kiuj eliras ne nur de religia netoleremo. Pluralita societo enhavanta kulturan, rasan kaj religian buntecon estas direkto, kiun devus sekvi ankaŭ Slovakio. Ĉu eblas atingi tion dum kelkaj jaroj?

„Koncerne rifuĝintojn en Slovakio estas fortaj esprimoj de netoleremo. Oni povas klarigi tion per la fakto, ke la lando estis 40 jarojn izolita de la mondo. Komunistoj elpelis religion el la publika sfero. Sed se io estas klarigebla, tio ne signifas, ke ĝi estas senkulpigebla. Ne ekzistas alia vojo ol prepariĝi por la integriĝo de ĉi tiuj komunumoj,“ aldonas Nicolini.

Kaj kial ili kunorganizas la aranĝon kun Esperanto? „Ĝi estas movado malfermita al la mondo kun forta humanisma mesaĝo. Esperanton parolis mia avino, multaj estas surprizitaj, ke ĝi ankoraŭ ekzistas. Sed la erao de la interreto donis flugilojn al Esperanto. Ĝi estas ankaŭ bonega enkonduko por studi fremdajn lingvojn.“

CEIF 2016 laŭ la organizantoj devus esti antaŭpremiero de la Forumo de religioj de la mondo 2017. „Globala forumo, kiun ni volas organizi venontjare, estas subtenita de multaj flankoj, en pasinteco subtenis ĝin dalajlamao aŭ imamo el Mekko. La Forumon en Hispanio malfermis la arkiepiskopo de Barcelono kaj en Melbourne kardinalo George Pell, kiu nuntempe estas komisiita per la papo por reformi la financojn de Vatikano. En Salt Lake City parolis nuncio ĉe UNO pri la temo de klimataj ŝanĝoj. Krome en la pasinteco la forumon partoprenis Nelson Mandela, jordania reĝino Raánia, eks-prezidento Jimmy Carter, multaj Nobelpremiitoj kaj similaj personoj. La pasintan forumon en Salt Lake City partoprenis ĉirkaŭ 10 500 personoj. Ĝi estas grandioza sperto, iu speco de spirita Olimpiko,“ diras Nicolini.

La konferenco CEIF 2016 estas malfermita por la vasta publiko. Sufiĉas registriĝi. Tio estas simpla – vi povas registriĝi ene de kelkaj minutoj enrete http://parlament2017.sk/ceif-2016/. Junaj homoj, kiuj interesiĝas pri kulturo, spirita evoluo kaj aktuala situacio en la mondo estas aparte bonvenaj!

Se vi interesiĝas pri la projektoj de interkultura kaj interreligia dialogo, kiuj estas evoluataj, ne hezitu kontakti Mário Nicolini, kiu estas i.a. fondinto kaj honora prezidanto de la junulara organizo Eŭroatlantika centro (mario@parlament2017.sk).

Ĉi tiu artikolo aperas en la nova numero de la Nitra lerneja gazeto S3GA, kiu ĵus gajnis unu el la ĉefaj premioj en la tutslovakia konkurso de junaj ĵurnalistoj Ŝturovo pero 2016.

La komuna lerneja gazeto S3GA de la Nutraĵindustria mezlernejo, Hotela akademio kaj Sporta gimnazio en Nitro estas eldonata en nombro de 1300 ekzempleroj kutime trifoje jare. La celo de S3GA estas evoluigi kaj plifortigi la rilatojn inter la studentoj de ĉiuj tri lernejoj kaj doni spacon por agadoj de studentoj kaj profesoroj.