La detalan programon vi povas trovi en la retejo de UEA.

Teatro en Kofro

Tomaŝ Plaszky estas konata pupteatristo, unu el la ĉefaj en Slovakio, klaŭno kaj magiisto. Liaj spektakloj celas kaj infanojn kaj plenkreskulojn. La spontanea kaj bunta prezentado, kun diversaj pupistaj kaj teatraj teknikoj, aktorparolado kaj muziko elmontriĝas de sia kofro laŭ la reago de la publiko. Ĉiuj prezentaĵoj estas preparitaj en la propra kreema metiejo.

Li ricevis kelkajn eminentajn premiojn en slovakaj kaj internaciaj festivaloj. Li prezentis la slovakan puparton en Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Kroatio, Italio, Jugoslavio, Rumanio, Rusio, Tunizio, Ukrainio, Usono kaj multfoje en Aŭstrio, Ĉeĥio, Danio, Francio, Germanio, Hungario, Meksiko, Pollando kaj Svedio. Siajn
prezentaĵojn li ludas en Esperanto, la slovaka, hungara, franca, angla, germana, hispana kaj dana lingvoj. Li regule ludas en slovakaj televidoj.

Teatro Komika

Aktoraj elpaŝoj de konata humura grupo riĉigos la programon de UK. Ĵonglado, klaŭnaĵoj, etaj skeĉoj, humurscenetoj kaj rido survizaĝe – tio estas la enhavo de la grupo Teáter Komika, kiu etosigos nin dufoje dum la kongreso.

Koncerto: Ralph Glomp

Ralph Glomp, la longjara ŝlagrokantisto de la E-mondo, ŝatas popularan, distran kaj amuzan muzikon. Kiel infano li kantis en diversaj korusoj, partoprenis en konkursoj kaj daŭrigis la kantadon ĝis hodiaŭ. Jam dum pli ol 15 jaroj li turneas tra la Esperanto-mondo por krei la gajigan etoson de la germana ŝlagro-mondo. Dum la Internacia arta vespero en la 100-a UK li venkis (kune kun la Duopo Slezák) la konkurson de Esperantaj artistoj. Venu kaj ĝuu!

Koncerto: Senprobleme en Esperanto

La muzikgrupo NOPROBLEM formiĝis en 2001. Nuntempe la bando ludas ĉefe kantojn de alia ĉeĥa muzikgrupo “Spirituál kvintet”, sed foje ankaŭ kontrean muzikon. Ĝia nomo estis fine ŝanĝita al “NOPROBLEM Kostelec na Hané” kaj la membronombro fiksiĝis je 8. La bando regule koncertas en la tuta regiono kaj en la jaro 2013 aperis ĝia unua oficiala KD. En Esperanto ĝi komencis ludi nur en 2013. Ĝia unua koncerto en Esperanto okazis dum la Internacia Esperanto-Lernejo en la kastelo Bartošovice. Post granda sukceso per kantado en Esperanto, unu jaron poste en 2014 ĝi jam kantis 6 kantojn en Esperanto dum SES 2014 en Nitro kaj dum la koncerto en la 101-a UK ĝi ludos unuafoje ekskluzive en Esperanto. La ĉefa aŭtoro de la Esperantlingvaj tekstoj estas Sylvain Barrier el Francio. En 2014 ĝi eldonis la KD-n Senprobleme en Esperanto, kun 6 registritaj kantoj en Esperanto kaj 7 en la ĉeĥa. Bonvenon al koncerto kun belaj, kvalitaj voĉoj, alloga muziko kaj kantoj en Esperanto!

Filmo: Roman Dobrzyński

La konata esperantista filmisto, Roman Dobrzyński, kontribuas al nia Movado per interesaj filmoj. En dimanĉo estos prezentita la filmo pri la “Esperanto-Urbo” Herzberg am Harz (Germanio), situanta en la belega regiono de la Harz-montaro, grandparte nuntempe Nacia Parko. En la vendreda programo estos prezentitaj la filmoj Bonvenon al Nepalo kaj Bona Espero nia tero, kiu bildigas gravajn ŝanĝojn en la fama brazila E-edukejo.

Aŭtomata kinejo

Ne maltrafu la unikan eblon spekti diversajn filmojn de la tuta mondo kun Esperantaj subtekstoj! Ĉi-kongrese, por la unua fojo, estas speciala, konstanta kinejo! La filmoj estos prezentataj unu post la alia, dum la tuta semajno. Vidu surloke la detalan liston de filmoj por ĉiu tago.

Koncerto: E-Familio

La artista ensemblo E-Familio kreiĝis en Nowy Sącz (Pollando) kunlabore inter Centro de Interkultura Edukado kaj Societo de Amikoj de Arto. Ambaŭ neregistaraj organizoj gvidas artistan agadon per propraj amatoraj ensembloj, organizante koncertojn, spektaklojn. Dank’ al tiuj ĉi iniciatoj kaj vasta eksterlanda agado de esperantistoj el la Centro de Interkultura Edukado, la artistoj estas jam konataj al la publiko de internaciaj aranĝoj, kie ili atingas eksterordinarajn sukcesojn. Per siaj kulturaj programoj ili riĉigas diversajn lokajn kaj naciajn eventojn – festivalojn, festojn, jubileojn ktp.La membroj de la ensemblo E-Familio estas vera familia grupo kun amikoj, de 12- ĝis 66-jaraĝaj, kiu donas belan ekzemplon de multgeneracia kunlaboro. Ili servas al la loka socio kaj prezentante polajn kantojn tradukitajn al Esperanto, promocias la polan kulturon al internaciaj publikoj.

Nacia Vespero: Lúčnica

lucnica3Lúčnica estas sendube la plej fama kaj bona folklora ensemblo en Slovakio, fondita en 1948 en Bratislavo. Ĝi konsistas el ĥoro kaj danca ensemblo. Ĝi naskiĝis kiel “grupo de entuziasmaj junuloj asociita al la etnografia grupo Živena”. En 1948 ĝi prezentiĝis en Slava agrokultura ekspozicio en Prago. Post 65 jaroj da ekzisto partoprenis en ĝi pli ol 2000 homoj. Okaze de la 60-a datreveno de sia fondiĝo, fine de 2008, ĝi prezentis 11-tagan festan programon en Bratislavo. Ekde 1951, la arta direktoro de Lúčnica estas Štefan Nosáľ, kiu antaŭe estis solisto en la ensemblo.

Film-Festivalo “Teo kaj Amo” – Kultura “Festeno”

  • Rezulto de la filmkonkurso “Teo kaj Amo” (2014 – 2015)
  • Klarigoj pri la dua konkurso (2016 – 2017)
  • Senpaga vojaĝo al Ĉinio en aprilo, 2017

Sperto de ĉina, slovaka kaj Esperanta kulturoj. Ne hezitu! Vin atendas bongusta teo kaj interesa rakonto!

Unua parto

Tempo: 25-a de julio, 9h30 – 13h00
Loko: Čajovnňa dobrých ľudí (Pri Synagóge 3, Nitro – urbocentre)

Programo:

  • Bonvenigo per ĉina te-ceremonio
  • Ĝemeliĝo inter Ĉina Teo-asocio kaj “Teejo de bonaj homoj
  • Dialogo de ĉina kaj slovaka literaturistoj
  • Sperto de ĉina kulturo (gustumo de teo, spektado de teo-etiketo, lernado de ĉina kaligrafio, paper-tranĉado, provo de ĉina teatra kostumo…)
  • Mallonga koncerto de Anjo Amika kun ĉinaj amikoj
  • Komuna filmado por la videoklipo de Anjo Amika en la 101-a UK

Dua parto

Tempo: 15h15 – 17h00
Loko: salono Kalocsay en la Kongresejo de 101-a UK (Universitato SPU, Tr. A. Hlinku 2, Nitro)

Programo:

  • Bonvenigo
  • mallonga filmo pri la unua konkurso Teo kaj Amo (2015) kaj la rezulto de la Filmfestivalo “Teo kaj Amo” en Hangzhou (2015)
  • prezentado de premiitaj filmoj (Videblas ĉiuj filmetoj ĉe http://esperanto.cri.cn/filme/14tea3.htm)
  • Skype-interparolo kun premiitoj de la unua filmkonkurso
  • skizo pri la dua konkurso “Teo kaj Amo” (2016) kaj dua filmfestivalo (2016)
  • Detaloj de la dua konkurso en 19 lingvoj ĉe http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/

Regularo en Esperanto ĉe:
http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/regularo.pdf
http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/regularo.doc

Organizas: Ĉina Te-urba Asocio por la Popularigo de Te-Marko, Hangzhou; Pekina Esperanto-Asocio; Verda Stacio

Koncerto: Malkaŝita Kaŝi

Kaŝi (veranome Carsten Schnathorst) estas germana muzikisto kaj esperantisto, kiu ludas en la bando The Living Music Box. Kaŝi kantas kaj ludas pianon. Lia kantaro enhavas kantojn kaj proprajn kaj bone konatajn el la tuta mondo.

Li estis malkovrita dum Somera Esperanto-Studado, kie li ŝtelis la koron de ĉiuj partoprenantoj per sia propra emociplena kanto verkita dum kaj pri la aranĝo kaj per sia rimarkinda voĉo. En Nitro li prezentiĝos unue por la partoprenantoj de UK kaj sekve ankaŭ por la ekstera publiko dum la Internacia Muzika Festivalo.

Teatraĵo: Ludoviko-Lazaro

Monodrama spektaklo de Georgo Handzlik

Tuta domo jam dormas, nur Ludoviko en sia kabineto tradukas, rememoras, preparas medikamenton por … tion vi ekscios dum la spektaklo. Sed antaŭ tio vi aŭdos fascinan rakonton pri la Bjalistokaj jaroj, pri Varsovio kaj Moskvo. Vi ekscios kiel naskiĝis la unua vorto de Esperanto, kion oni malpermesis al la aŭtoro de Esperanto dum la Bulonja Kongreso kaj kial li portis surtuton. Mondmilito, memmortigo, tragedia amhistorio. Perditaj valizoj, spionaj kaj nespionaj pseŭdonimoj. Kaj en la maltrankvilaj jaroj la Homo, kiu malgraŭ la prudento de la tuta mondo realigas sian knabetan revon. Vi mem juĝos, ĉu li estis polo, eble ruso aŭ… Kia kuracisto li estis kaj kia homo? Ĉu ni similas al samtempuloj de Zamenhof? Kion instruis al ni la dudeka jarcento? Renkontiĝu kun La Majstro dum la monodrama spektaklo, verkita kaj aktorata de Georgo Handzlik – la Bardo sen barbo. Reĝisoro: Kuba Abrahamowicz.

Georgo Handzlik – la Bardo sen barbo, Esperanta instruisto, poeto, kantisto, aŭtoro de kantoj, aforismoj, dramoj, koncertis en 26 landoj. La propran monodramon Ludoviko-Lazaro, preparitan por la bjalistoka UK, li mem aktoris 27-foje en 15 landoj, verŝajne rekorde en la historio de la Movado.

Georgo Handzlik nin regalis per brile originala monodramo, kiun li prezentis per sia konata sprito kaj allogo, enplektante la publikon vive en la spektaklon. El la Kongresa Kuriero de la 94-a UK

Javorové husle

javorove husleLa bando Javorové husle (“Aceraj violonoj”) jam 20 jarojn muzikas en la urbo Martin. De 5 jaroj ĝi havas la nunan formon. Danke al persona engaĝiĝo de la membroj, ili atingis plurajn sukcesojn ne nur en la regiono kaj Slovakio, sed ankaŭ eksterlande. Ili muzikas dum diversaj sociaj eventoj: baloj, festoj, firmaaj eventoj, geedziĝoj, inaŭguroj, koncertoj kun famuloj de la slovaka sceno, kreivaj metioj kaj eĉ reprezentoj en eksterlando kaj ludado en la Slovaka ĉambra teatro de Martin. Eblas diri en ĉiu “eŭropa ŝtato” krom Skandinavio. Kelkaj membroj eĉ ludis en Ameriko kaj Azio. La bando ankaŭ registras KD-jn por diversaj folkloraj bandoj kaj grupoj. Ĉiuj membroj havas altnivelan muzikan edukon kaj profesie dediĉas sin al la bando.

Koncerto: Asorti

Asorti reklama“Sepa kaj Asorti” estas litova familia muzikgrupo, kiu prezentiĝas profesie dum grandaj internaciaj muzikaj festivaloj, motorbiciklaj festoj, foiroj, naciaj festoj, urbofestoj, UK-oj ktp. La muziko de “Sepa kaj Asorti” sonis dum televidaj programoj, ekz. Eurovision, X-Factor, Du minutoj da gloro kaj aliaj. Ĝiaj stiloj varias inter kontreo, bluso, folko, roko, kaj ĝi kantas en Esperanto, en la rusa, litova kaj angla. Ekde la fondiĝo ĝi disvastigas Esperanton pere de koncertoj por neesperanta publiko.

Albumoj: Lernejaj amikoj 2005, Kantu kune 2007, Verda hejmo 2009, Espero 2013, Teo kaj amo-koloroj de l’ mondo 2015.

Filmo: La monstro de la fantoma lago

La monstro de la fantoma lago sekvas la “scienciston” prof. Jackson kaj liajn studentojn dum tiuj malkovras la terurajn sekvojn de atomaj ruboj sur Dua Mondmilita-soldato duonmutaciita en lagoalga monstro.

La filmo ricevis diversajn premiojn en internaciaj filmfestivaloj. Verkita kaj reĝisorita de Christopher R. Mihm.

Jaro: 2006 – 97-minuta, sciencfikcia hororo, nigra-blanka, dublita en Esperanto.

Dubarda koncerto – bardo sen barbo kaj bardo kun barbo

Mikaelo (Moissej) Bronŝtejn, verkisto, tradukisto, kantaŭtoro, naskiĝis en Ukrainio, sed daŭre loĝas en Rusio, apud Sankt-Peterburgo. En la junaĝo ludis gvidajn rolojn en la Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM). Ekde 1992 verkis kaj eldonis 43 librojn, i.a. kvar originalajn romanojn, sep originalajn poemarojn plus kelkajn KD-jn. Laŭreato de la premio Antoni Grabowski (2004) kaj de OSIEK-premio (2012). Dum la lastaj 25 jaroj efektivigis pli ol 70 turneojn en eŭropaj kaj alikontinentaj landoj, prelegis kaj koncertis kadre de kelkaj UK-oj kaj multaj E-renkontiĝoj.

Georgo Handzlik – Bardo sen barboj.

Danco: Tuŝoj je animo

Arta projekto speciale preparita por la 101-a UK. Artistoj de la Nacia Teatro en Brno surscenigas la muzik-dancan poemaron Tuŝoj je animo (eldonita en 2015 en Esperanto-slovaka eldono) de la fama slovaka aŭtoro Jozef Leikert.

Teatro: DOMA – El la vivo de insektoj

DOcela MAlé divadlo (“Tute malgranda teatro”, mallonge divadlo DOMA) aperis en 1994 kaj ekde 2006 la ensemblon administras la Centro de kulturaj servoj en Svitavy (Ĉeĥio). Ĝi hodiaŭ havas 30 membrojn inter 12- kaj 25-jaraĝajn, ĉiuj studentoj de la loka gimnazio. Ili ludas, kreas kaj aktoras en tri grupoj. En 2013 ili preparis Esperantlingvan version de la teatraĵo de Karel Čapek R. U. R. aŭ terura sonĝo, kiun ili prezentis dum la 98-a UK, Somera Esperanto-Studado, SAT-kongreso kaj aliaj. Por Nitro ili preparis alian teatraĵon de Čapek, El la vivo de insektoj (V ríší hmyzu).

Koncerto: Easy Steps

easy stepsEasy Steps estas ĉeĥa pop-roka muzikgrupo. Ĝi havas 5 membrojn. Vašek Vidlička ludas tamburojn, Joy Krutý basgitaron, Dušan Rychtár klavojn, Standa Riger gitaron kaj Vláďa Blahož kantas. Ili estas junaj knaboj, kiuj jam ludis en multaj koncertoj en Slovakio kaj Ĉeĥio. Tiu ĉi muzikgrupo ĉiam zorgas pri la plej bona amuziĝo. Ĝia repertuaro inkluzivas proprajn kantojn kaj iujn en la ĉeĥa kaj en la angla.

Koncerto: Barbora Hazuchová

barbora hazuchovaBarbora Hazuchová estas juna slovaka kantistino, kiu kantas de la junaĝo. Ŝi frekventis la artan bazlernejon, kie ŝi partoprenis kurson de kantado, partoprenis diversajn lokajn konkursojn kaj ankaŭ kantis en Kroatio. Antaŭ malpli ol unu jaro ŝi partoprenis internacian konkurson, kie ŝi estis inter la 8 plej bonaj kantistoj el Ĉeĥio kaj Slovakio. Tiu ĉi konkurso estis turnopunkto en ŝia vivo: post la konkurso ŝi prezentiĝas ĉe pli kaj pli gravaj eventoj. Ŝi konektas sin mem kun tri gravaj aĵoj: delikataj tonoj de piano, kantado kaj drinkeja serenado.

Koncerto: ĴeLe

jxeleLa filina-patrina duopo “ĴeLe” (Ĵenja kaj Lena), koncertas kune ekde 2009. Ili jam koncertis dum multaj aranĝoj en diversaj landoj, ekzemple NR (Germanio), JES (Germanio/Pollando/Hungario), Arkones (Pollando), SES (Slovakio), IJF (Italio) kaj KKPS (Nederlando). Kune ili registris ĝis nun jam tri albumojn: Tra la ŝonĝoj (2010), Sentokaoso (2013) kaj En Esperantujo (2014). Nuntempe ili preparas sian kvaran diskon, kies temo estos tradiciaj popolkantoj el la devenlando de Lena, Ukrainio, tradukitaj al Esperanto. La memkreitaj kantoj de ĴeLe estas plejparte lirikaj, akompanataj per akustika gitaro, violono, ukulelo, metalofono kaj piano. Ilia muziko estas mallaŭta kaj malstreĉa, tenera aŭ vigla, tre melodia, do taŭga por ĉiuj generacioj.

Teatraĵo: La kredito

La kredito - Flyer napredTeatro Verda Banano (Georgo Handzlik, Saša Pilipović) prezentas la spektaklon La Kredito, de Jordi Galcerán.

Unuavide banala historio. Al banko venas kliento, kiu petas krediton. Tamen li ne havas ajnan garantiaĵon. Kiam la direktoro de la banko rifuzas doni al li la krediton, la kliento elpensas nekutiman formon de ĉantaĝo. Temas pri virino, sed por scii pli, vi devas mem vidi la spektaklon.

La Kredito estas inteligenta teatraĵo kun viglaj dialogoj, kaj turnopunktoj aperas de la komenco ĝis la lasta sceno. Unu el la aktoroj ludinta en la hispana versio diris: “Se ni farus paŭzon ĉiufoje kiam la publiko ridis, ni neniam finus la spektaklon.”

La Kredito verkita en 2013, jaro de la fama hispana dramverkisto Jordi Galcerán, estis prezentata en Hispanio, Argentino, Grekio, Meksiko, Panamo, Finnlando, Peruo, Germanio, Aŭstrio, Ĉilio, Hungario, Italio kaj Pollando.

Traduko: Georgo Handzlik kun helpo de Rubi Birden

Reĝisoris: Kuba Abrahamowicz Aktoras: Saša Pilipović – Antonio; Georgo Handzlik – Direktoro

Saša Pilipović – Profesia aktoro en la plej malnova serba teatro en Kragujevac. Li laboris kiel parolisto en la Esperanta elsendo de Radio Zagreb, aktoris Esperante dum UK-oj en Havano, Montpeliero, Zagrebo, Fortalezo, Gotenburgo, Vilno, Jokohamo, Roterdamo, Kopenhago, Hanojo, Bjalistoko, Rejkjaviko. Fondinto de “Shelter-sceno” kaj “Societo Espero Kragujevac”.

Koncerto: Martin Wiese

Martin WiesePor Martin, Esperanto sinonimas al muziko. Li esperantistiĝis meze de la 80-aj jaroj per kantado kun  Amplifiki, la tiam plej fama Esperanta rokbando. En 1986 li kunfondis la rokbandon Persone, kiu multe turneis kaj eldonis plurajn albumojn kun originale Esperanta muziko.

Post malaktiviĝo de Persone, Martin persiste daŭrigas la mision pri altnivelaj kantoj en Esperanto. Plej ofte sola kun akustika gitaro, sed foje kun plena rokbando nomata Martin kaj la talpoj. Sub tiu nomo li eldonis ĝis nun du albumojn: Pli ol nenio kaj Superbazaro. Dum la jaroj li verkis multajn dekojn da kantoj en Esperanto – rokajn, vervajn, melankoliajn, etosplenajn.

En Nitro li koncertos sole kaj akustike, miksante novajn kantojn kun malnovaj por vespero kun kaj roka energio kaj dolĉa melankolio.

Koncerto: Duopo Slezák

La Duopo Slezák ludas ĵazon, el tio ĉefe blusan, funkan, bugian muzikon kun multe da improvizado, energio kaj vigleco. Dum la Internacia arta vespero en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo ĝi venkis la konkurson de Esperantaj artistoj de la tuta mondo.

Koncerto: Kim J; henriksen

Kim J; henriksen estis en la maja numero de la revuo Esperanto titolita kiel “Legendulo de la Esperanta roko”. Li ludas arkordionon. Kunfondinto de bandoj kiel Amplifiki, Esperanto Desperado, Hotel Desperado. Kreis kantojn kiel Sed tute ne gravas, Sola kaj Skavirino. En la aŭtuno venos la unua albumo de Hotel Desperado kaj venontjare li kune kun Helle Eble Cleary eldonos rokan albumon por infanoj.

En UK li koncertas kune kun sia filo Villads Bugge Bang, perkutisto kaj buŝritmisto. Ambaŭ estas denaskaj Esperantoparolantoj. Venu, dancu, kantu kaj spertu vivan elstaran ravan koncerton kun suprizoj!

Komuna fotado

Estu nepre ĝustatempaj, por ke ankaŭ vi aperu en tiu ĉi historia foto, kiu eternigos la partoprenantojn de la 101-a UK! La fotosesio devas okazi rapide, por povi tuj eki al la manifestacio, ironta al la urbocentro jam je la 18h30.

Manifestacio “Esperanto – bunta lingvo”

Ĉu ni kapablos prezenti al la lokuloj de Nitro ke ni estas bunta kaj sekvinda movado? Nepre aliĝu al la plej granda publika elpaŝo de la 101-a UK – al la manifestacio – dum kiu ni povas laŭte montri, ke Esperanto meritas atenton! Se vi kunhavas, nepre kunportu kaj elmontru Esperanto-flagojn, banderolojn, ornamaĵojn, ĉemizojn ktp. – por ke nia bunta movado vere videblu en la urbo!

Tambores

Tambores-SlovakiaTambores estas la plej juna tambura bando en Slovakio. Kvankam ili kuniĝis en oranĝbluan teamon nur en 2013, ĝiaj membroj ludas tamburon kaj frapinstrumentojn de pli longe. Ili kolektas inspiron kaj sperton en kursoj kaj kreivaj metiejoj hejmlande kaj eksterlande. En 2013 kelkaj tamburistoj partoprenis en la internacia metiejo Tambores do Mundo en la koro de sambo, en Brazilo. La grupo akompanos la vendredan E-manifestacion, ekde la komenco de la piedira zono, logante la atenton de la lokuloj. La komuna piedirado al la ĉefa urba placo okazos tuj post la komuna fotado, je 18h30, el la ĉefa UK-enirejo.

Monda rekordo per “slovaka tango”

Jen, venas por ni ĉiuj unika eblo partopreni neforgeseblan travivaĵon – La rekordo estos en tiu ĉi disciplino la unua (komenca), do ni certe sukcesos pri ĝi! Nepre do aliĝu al nia grupo kaj partoprenu!

Internacia muzik-festivalo

La adiaŭo de la 101-a UK okazos sur la ĉefa placo de la urbo – Svätoplukovo námestie, antaŭ la teatro. La festivalo estos kulmino de la tiu-vesperaj programeroj: komuna fotado, komuna marŝo-manifestacio, dancorekordo, muzikfestivalo.

Dum ĝi prezentiĝos jenaj artistoj:

Slovak Tango

Slovak_TangoLa grupo Slovak Tango konsistas el junaj muzikistoj, kiuj koncentriĝas pri interpretado de popularaj slovakaj kantoj de la 1930-aj ĝis 1950-aj jaroj. Ili alportas al la aŭskultantoj la neniam maljuniĝantajn kantojn de la slovaka populara sceno el la verkoj de Gejza Dusík, Pavol Čády, Pavol Braxatoris, Dušan Pálka, kiujn famigis nunaj steluloj kiel František Krištof Veselý, Melánia Olláryová, Jozef Kuchár kaj aliaj.

Dum la vendreda vespero ili ekigos la programon per kantoj por la dancorekordo kaj post tio daŭrigos kiel unua bando de la muzik-festivalo.

FS Ponitran + Vranky

La folklora ensemblo Ponitran dediĉas sin al prezentado de dancoj kaj kantoj de la regionoj Ponitrie, Tekov kaj Hont. Ĝia specialaĵo estas sakŝalma muziko, kiu devenas de la sakŝalma tradicio de la ĉirkaŭaĵo de Nitro kaj Pohronský Inovec, lastatempe ĝi specife koncentriĝis pri folkloraj tradicioj el etne miksitaj vilaĝoj apud Nitro. Dum la lernado de kantoj kaj dancoj, la folklora ensemblo klopodas eliri el la tradicia kaj origina folkloro uzante informojn el la multaj surlokaj esploroj, kiujn ĝi faras jam de pluraj jaroj. FS Ponitran ricevis multajn premiojn dum festivaloj kaj konkursoj en Slovakio kaj eksterlando.

Vranky estas virina grupo el Nitro, kiu kantas popolmuzikon. Kune kun la folkloristoj de Ponitran ĝi prezentos kelkajn popolajn melodiojn de Slovakio, programon speciale preparitan por la UK.

Sem a tam

La bando Sem a tam el Nitro konsistas el 7 membroj kaj ludas bonegan funkecan muzikon kun dinamikaj kantoj kaj kvalitaj blovinstrumentoj. Ĝi certe dancigos vin ĉiujn, danke al sia energiplena muziko kaj amuzaj kantoj.

Esperantaj artistoj

Krom la slovakaj grupoj vi havos eblon aŭdi ankaŭ Esperantajn kantojn, pri kiuj zorgos jenaj artistoj: Kaŝi, Kimo kun Martin Wiese, Asorti.

Internacia Esperanto-Ĥoro

Franz-Georg Rössler gvidas la IEĤ kaj varme invitas la kantemulojn partopreni en la provludoj dum la semajno. La koruso aktivas jam pli ol 50 jarojn. Venu esti parto de tiu ĉi historiaĵo!