Informo pri okazigo de internacia lingvopolitika konferenco

Perspektivoj de lingva komunikado en EU Nitra (SK), 28.-29.7.2016

La konferenco okazos dum la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra (23.-30.7.2016) sub aŭspicio de Andrej Kiska, prezidento de Slovakio kaj ĝi estas subtenita de la Viŝegrada Fonduso, de la Ministrejo pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj de Slovakio, kun faka garantio de la Universitato de Konstanteno Filozofo en Nitra. La konferencon aŭspicias Miroslav Lajčák, vicprezidanto de la registaro kaj ministro por eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj. Sian partoprenon promesis, kiel ĉeforatoroj, du nuntempaj eŭropaj komisaroj, Tibor Navracsics (H), Vytenis Andriukaitis (LT) kaj eksa komisaro Ján Figeľ (SK).

La celo de la konferenco estas malfermi diskutspacon por eminentaj akademianoj, politikistoj kaj reprezentantoj de la civitana sfero por esprimo de fakaj opinioj pri internacia komunikado en EU kiel rimedo de la solvado de ne nur lingvaj, sed ankaŭ interetnaj, interkulturaj kaj interreligiaj problemoj, kiujn devos EU solvi en la sekva periodo. Ni ŝatus atingi, ke en la konferenco komune traktus politikistoj, prilingvaj fakuloj kaj reprezentantoj de la civitanaj organizaĵoj el la V4-landoj – Ĉeĥio, Pollando, Hungario, Slovakio, sed ankaŭ el pliaj landoj – Italio, Hispanio, Litovio, Latvio, Estonio, Kroatio, Slovenio, Irlando, kiuj konsciiĝas pri la ĝisnuna malegaleca aplikado de naciaj lingvoj en la komunikado de EU kaj konklude interkonsentus pri komuna deklaro kaj rekomendoj por naciaj parlamentoj kaj por la parlamento de EU.

Krom plenkunsido oni laboros per formo de paneldiskutoj kaj diskutoj ĉe rondaj tabloj en tiuj ĉi temaj sferoj:

  1. Lingvaj problemoj de civitana partopreno (skizo de la nuntempa stato kaj de perspektivaj paŝoj por plibonigo de la lingva komunikado de civitanoj de diversaj naciecoj kun ŝtataj organoj kaj organoj de EU.
  2. Ekonomia integriĝo de unuopaj landoj al EU eliranta el la principo de egalaj lingvo-komunikaj ŝancoj kaj de uzado de pluraj lingvoj laŭ strategiaj priparoloj kaj konkretaj branĉoj de la ekonomio.
  3. Stato kaj perspektivoj de la fremdlingva klerigado en EU (paŝoj por apogo de klerigado kaj eluzado de pli malgrandaj kaj najbaraj lingvoj kun apogo de evoluado de la eŭropa identeco kaj solidareco.

Provizora programo de la konferenco

Ĵaŭdo, la 28-an de julio 2016

8:00-9:00 – Registriĝo
9:00-10:00 – Solena malfermo: Parolado de la vicprezidanto de la registaro kaj ministro de eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj de SR Miroslav Lajčák, de Tibor Navracsics, komisaro de EU por klerigado, kulturo, junuleco kaj sporto, de Vytenis Andriukaitis, komisaro de EU por sanigado kaj nutraĵa sekureco kaj Ján Figeľ, eksa komisaro de EU por klerigado, kulturo kaj multlingveco en la jaroj 2004-2009.
10:00-12:30 – Plentraktado: prezentiĝoj de invititaj ekspertoj al tri temcirkloj
12:30-14:30 – Tagmanĝo kaj trarigardo de ekspozicio de afiŝoj
14:30-16:00 Paneldiskutoj en la sekcioj
16:00-16:30 – Paŭzo
16:30-18:00 – Diskuto ĉe rondaj tabloj

Vendredo, la 29-an de julio 2016

8:30-10:00 – Traktado en la sekcioj, preparo de konkludoj el la sekcioj
10:00-10:30 – Paŭzo
10:30-12:00 – Plena traktado, konkludoj, rekomendoj, deklaro.

Jam eblas aliĝi al la konferenco.