Festparolado de la prezidanto de UEA D-ro Mark Fettes
En la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, Nitro, Slovakio, la 24-an de julio, 2016.
Estimataj honoraj gastoj, karaj kongresanoj,
El la mond’ eterne militanta, jen alvenis ni denove, pacaj batalantoj. Ne mankis pruvoj en la lasta jaro, ke nia strebado estas ankoraŭ aktuala. Multegaj homoj tra la mondo suferas pro militoj, pro persekutoj, pro manko de bazaj vivrimedoj. Eĉ pli vastaj aroj suferas pro socia ekskludo, maltoleremo, maljusteco. Ni en ĉi tiu salono estas bonŝancaj – mirinde bonŝancaj. Kaj – se mi rajtas iom adapti frazon el la mondo de bildstriaj herooj – kun granda bonŝanco venas granda respondeco.
Niaj kongresoj pruvas, ke homoj povas renkontiĝi kun homoj, sen rigardo al ties etna deveno, denaska lingvo, socia klaso, aŭ aliaj diferencoj. Niaj kongresoj pruvas la potencon de lingvo neŭtrale homa por transponti la barojn, kiuj dividas nin. Jes, ĉion ĉi ni spertas ĉiupaŝe kaj ĉiuminute dum la kongresa semajno. Sed Esperanto ne estis elpensita nur por doni ĝojon kaj ĝuon al tiuj kelkaj parolantoj, kiuj sukcesas trovi monon kaj tempon por vojaĝi al la kongreso. Ĝi estas rimedo por ŝanĝi la mondon.
Mi volas do iom paroli al vi pri tiu mondo, kaj pri nia kontribuo al ĝi. Kaj kie pli bone komenci, ol ĉi tie en Nitro, la ĉarma kaj alloga urbo kiu ĉi-jare gastigas nin? Antikva lulilo de la kristanismo, sidejo de potencaj reĝoj, longtempa centro de agrikulturo, pli laste nukleo de kreskanta elektronika kaj aŭto-industrio, urbo kulture riĉa kaj turisme inspira – Nitro bone montras, kiel moderna urbo povas establiĝi sur la fundamento de kompleksa pasinteco.
Ĉar vi verŝajne jam rimarkis: el kiu ajn direkto vi venis al Nitro – ĉu de nordo aŭ sudo, de oriento aŭ okcidento – vi transiris landlimojn, kulturajn limojn, lingvolimojn. Tiu ĉi bela kaj fekunda ebenaĵo, ĉe la piedo de Okcidentaj Karpatoj, estas ankaŭ historia vojkruciĝo de civilizacioj kaj popoloj. Iam en ĉi tiu regiono la romia mondo konfrontis la ĝermanajn tribojn; la alvenintaj slavoj renkontis la frankojn de Karlo la Granda; la batalemaj hungaroj gajnis, poste perdis reĝlandon; la islamaj otomanoj luktis kontraŭ la kristanaj princoj; protestantaj armeoj ondis tien, katolikaj reen; la habsburga imperio ŝvelis kaj disfalis; la unuan demokratian ŝtaton de ĉeĥoj kaj slovakoj forronĝis la faŝismo; kaj dum kvardeko da jaroj post la dua mondmilito, la Fera Kurteno dividis Orientan kaj Okcidentan Eŭropon.
Estas facile fokusiĝi al tiuj dividoj kaj konfliktoj. Ili estis realaj. Multe da sango fluis ĉi tie tra la jarcentoj. Sed la vera miraklo estas tio, ke ili ne daŭris eterne. Kiam ajn iu armita forto aŭ dogma kredo desegnis limon sur la tero, aliaj fortoj – la liberigaj fortoj de ideoj, de komerco, de amikeco kaj scivolo, de arto kaj spirito – sukcesis transiri ĝin, subfosi ĝin, transformi ĝin en ion alian.
Jen rakonto pri tio.
Antaŭ longe en ĉi tiu regiono ekestis la ŝtato Granda Moravio. Temas pri la unua slava reĝlando, pri kiu ni havas dokumentajn pruvojn. Ĝia unua reganto estis Princo Mojmir la Unua; ĝia centro estis Nitro. Laŭ invito de la posteulo de Mojmir, Rastislav, en la jaro 863 venis ĉi tien la grekaj misiitoj Kirilo kaj Metodo, portante ne nur la kristanan kredon, sed ankaŭ skribsistemon, kiun ili ellaboris por la slavaj lingvoj. Pro sia konvinko, ke religiaj valoroj estu komunikataj en la lingvo de la popolo, la du fratoj devis batali kontraŭ pastroj, reĝoj, episkopoj kaj papoj. Oni povus verki epopeon pri ilia lingvopolitika odiseado, kiu daŭris ĝis la fino de iliaj vivoj.
Laŭ la kutimaj mezuroj, Kirilo kaj Metodo fine malvenkis. Iliaj disĉiploj estis forpelitaj el Moravio, rifuĝante suden al la teritorio de la bulgaroj; la romia eklezio restis ankoraŭ longtempe kroĉita al la klasikaj litugiaj lingvoj, la hebrea, greka kaj latina. Sed tiu ŝajna malvenko tamen plantis semojn, kiuj poste kreskos en la la vastan arbaron de la sub- kaj orientslavaj literaturoj, ankoraŭ hodiaŭ skribitaj en alfabetoj adaptitaj el tiu origina skribo de Kirilo kaj Metodo.
Kio laŭ mi estas rimarkinda en tiu rakonto, tio ne estas simple la disvastiĝa potenco de bone elpensita lingva inventaĵo. Malantaŭ ĝi troviĝas pli profunda ideo: ke la lingvo estas rimedo por kunigi kaj povigi ordinarajn homojn. Eĉ pli grave ol la kirila skribo mem, tiu ideo pluvivados poste en la eŭropa civilizacio. Oni retrovos ĝin ĉe la luteranoj, kiuj insistos pri la rajto de individuoj mem legi la sanktajn librojn en sia propra lingvo; oni retrovos ĝin ĉe la naciliberigaj movadoj, kiuj insistos pri la valoro de gazetoj, literaturo kaj historio verkitaj en la lingvo de la popolo; oni retrovos ĝin en la popolklerigaj movadoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kiuj rigardos vastan alfabetigon en la propra lingvo kiel bazon por demokratio. Efektive, ne eblas imagi modernan Eŭropon sen tiu ideo.
Jen, do, kion mi volas emfazi: ke en ĉi tiu sama regiono, kie okazis tra la jarcentoj batalo post sanga batalo pri la limoj de regpovo, kredo, nacieco, naskiĝis ankaŭ ideo kun potenca liberiga kaj uniga forto. Oni ne devas akcepti la regantajn kutimojn pri lingvoj kaj komunikado; oni povas, per la homa genio, krei novajn rimedojn, novajn imagitajn komunumojn, novajn normojn de homa solidareco kaj homa libereco. Ĉar ni memoru, ke Kirilo kaj Metodo estis motivitaj de esence homfratiga ideo. Por ili, la kristanismo superis ĉiujn lokajn identecojn; sub ĝia tegmento, ĉiuj homoj estus egalaj kaj egalvaloraj.
Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto, naskita nur okcenton da kilometroj norde de ĉi tie, heredis de sia kultura medio ne nur la kirilan skribon, sed ankaŭ tiun ĉi ideon. Ni vidas en lia verkaro kreskantan emfazon, ke la pli profunda celo de Esperanto konsistas en ĝia kapablo levi la homojn super la limigita vidkapablo de ilia etna kaj socia identeco. Sed por li, vivanta mil jarojn post Kirilo kaj Metodo, la homfratiga rolo de unuopaj religioj estis jam pruvita nesufiĉa, same kiel la homfratiga rolo de unuopaj lingvoj. En la Deklaracio pri Homaranismo, kiu aperis en 1913, li skribis:
Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.
En la mondo de 1913, tiuj vortoj sonis radikale. Sed nun aŭskultu tiun ĉi alian tekston, aperintan 35 jarojn poste:
Pro tio, ke agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libero, justo kaj paco en la mondo,
Pro tio, ke malagnosko kaj malestimo de la homaj rajtoj rezultigis barbarajn agojn, kiuj forte ofendis la konsciencon de la homaro, kaj ke la efektiviĝo de tia mondo, en kiu la homoj ĝuos liberecon de parolo kaj de kredo kaj liberiĝon el timo kaj bezono, estas proklamita kiel la plej alta aspiro de ordinaraj homoj…
Ĉu tio ne sonas zamenhofe?
Pro tio, ke nepre necesas, se la homoj ne estu devigitaj, sen alia elektebla vojo, ribeli kontraŭ tiranismo kaj subpremo, ke la homaj rajtoj estu protektataj de la leĝo,
Pro tio, ke nepre necesas evoluigi amikajn rilatojn inter la nacioj,
Pro tio, ke la popoloj de Unuiĝintaj Nacioj en la Ĉarto reasertis sian firman kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj, kaj firme decidis antaŭenigi socian progreson kaj pli altnivelan vivon en pli granda libereco…
Per la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la mondo ricevis novan formulon por esprimi la valoron de ĉiu unuopa homo. Tion tamen eblis atingi, nur per la trairo de tiu longa sanga vojo, kies spuroj troviĝas ankaŭ ĉi tie, en Nitro. Kaj la radikoj de la universalaj homaj rajtoj estas la radikoj ankaŭ de Esperanto – de tiu lingvo neŭtrale homa, kiu hodiaŭ kunigas nin.
Por nia kongresa temo ĉi-jare, ni elektis eksplicite kunligi du ideojn: socia justeco kaj lingva justeco. La unua estas vaste konata. Ni ĉiuj komprenas, ke diversaj homoj spertas marĝenigon kaj ekskludon en niaj nuntempaj socioj; ke fundamentaj necesaĵoj kiel loĝado, manĝaĵoj, vestoj, pura akvo, sanprizorgo kaj edukado estas malegale distribuitaj; kaj ke tiajn situaciojn oni ne ŝanĝas nur per leĝaj kaj parlamentaj decidoj, sed foje necesas ŝanĝi la strukturojn de la socio mem. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj aliaj parencaj deklaroj, kiel la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj – ambaŭ kvindekjaraj ĉi-decembre – helpas konkretigi niajn ideojn pri tio, kiel aspektu socio vere justa. Eĉ se tia socio ne estas plene realigebla, la laboro por provi realigi ĝin estas en si mem valora kaj necesa. Tio estas kerna trajto de socia justeco.
Sed la dua parto de nia temo, lingva justeco – tio estas malpli ofta koncepto. Lingvo estas tiel fundamenta parto de la strukturo de socio, ke ĝi estas ofte nevidebla, kiel akvo por fiŝo. Ni ofte ne rimarkas, kiam aliaj homoj spertas marĝenigon aŭ ekskludon pro lingvo, same kiel ni ne perceptas, kiel lingvo estas parto de tiaj esencaj sociaj servoj kiel sanprizorgo aŭ edukado. Kaj tamen provu imagi, kiel vi sentus vin, se en kliniko aŭ hospitalo neniu komprenus la lingvon, kiun vi parolas, aŭ se en lernejo la instruisto alparolus vin per lingvo al vi nekonata. Lingvo estas profunda parto de nia homeco, kaj ni ne povas senti nin plene homaj, se nia lingvo ne renkontas rekonon, respekton, kaj respondon.
Tiu konstato troviĝas ĉe la bazo de la Esperanto-movado. Ni laboras por konstrui mondan socion, en kiu ĉiu homo povas plene homi, ankaŭ lingve. Eĉ se tia monda socio ne estas plene realigebla, la laboro por provi realigi ĝin estas en si mem valora kaj necesa. Ni konvinkiĝis, ke lingvo neŭtrale homa alportas esencan kontribuon al tiu laboro. Tio ne signifas, ke ni havas respondojn al ĉiuj demandoj. Ni solaj ne povas diri, kiel plej bone organizi niajn sociojn por realigi lingvan justecon en la sanprizorgo aŭ en lernejo, ekzemple. Sed ni insistas starigi tiujn demandojn. Ni insistas, ke lingva maljusteco ne fariĝas pli justa, se oni ignoras ĝin aŭ deklaras ĝin neatingebla. Ni insistas, ke oni povas, per la homa genio, krei novajn rimedojn por la protekto kaj povigo de la homoj, kaj ke tiuj rimedoj povas esti ankaŭ ingvaj. Ni insistas ke nia lingvo Esperanto estas tia rimedo.
Pri la potenco de tiu rimedo mi ne bezonas konvinki vin, karaj aŭskultantoj. Vi ja kunvenis ĉi tie por sperti la unikan etoson de mondkongreso, en kiu homo renkontiĝas kun homo. Ĝuu la semajnon! Sed mi instigas vin ankaŭ pensi pri la multegaj homoj, kiuj ĉiutage spertas la mankon de lingva justeco, kiuj ĉiutage spertas la mankon de socia justeco. Se tiuj pensoj tiros vin al unu el la kunsidoj pri la kongresa temo, aŭ al aliaj sesioj pri parencaj temoj, des pli bone! Niaj kongresoj devus esti ne nur distraj sed ankaŭ klerigaj; ne nur amikaj sed ankaŭ aktivigaj. Ni havas multon por fari. Mi esperas, ke la kongresa semajno donos al vi multajn ideojn, energion kaj inspiron por tiu granda laboro.